Nova projekto de Mozilla ebligos al maŝinoj paroli en Esperanto

La firmao Mozilla nun instigas siajn uzantojn helpi al ĝi krei liberfontan sistemon, uzantan diversajn lingvojn, inkluzive de Esperanto. Por tio ili tamen bezonas helpon de ni – Esperantistoj. Via helpo estas do nun pli ol bonvena – kaj ankaŭ danke al ĝi povas jam baldaŭ aperi kvalita parolsintezilo, uzanta Esperanton!

Tiel ĉi priskribas la projekton rekte Mozilla: „La projekto Common Voice estas iniciato de Mozilla por helpi instrui al maŝinoj, kiel veraj homoj parolas.

Voĉo estas natura, voĉo estas homa. Tial ni volegas krei uzeblajn voĉajn teknologiojn por niaj maŝinoj. Sed por krei voĉajn sistemojn, programistoj bezonas tre grandan kvanton da voĉaj datumoj.

La plimulto de la datumoj uzataj de grandaj kompanioj ne estas estas uzeblaj de iu ajn. Ni pensas, ke tio sufokas novaĵkreemon. Tial ni lanĉis la projekton Common Voice, kiu helpas igi voĉrekonon malfermita kaj alirebla por ĉiuj.

Nun vi povas donaci vian voĉon por helpi nin konstrui malfermitkodan voĉan datumbazon, kiun iuj ajn rajtas uzi por krei novajn programojn por aparatoj kaj por la reto. Legu frazon por helpi maŝinojn kompreni, kiel parolas veraj personoj. Kontrolu la laboron de aliaj kontribuantoj por plibonigi la kvaliton. Estas tiel simple!“

Helpu do krei altkvalitan, publikan kaj liberan datumaron – la laboro estas ege simpla, vi nur bezonas vian komputilon kaj voĉon (sufiĉas kapablo legi en Esperanto).

Por kontribui, vi ne bezonas profilon, sed ĝi povas esti utila.

Jen kial utilas registriĝi en la retejo:

1. Igu viajn senditajn datumon kiel eble plej informriĉaj per provizo de anonimaj demografiaj informoj. Ni anonimigas ĉiujn demografiajn datumojn antaŭ ol publikigi ilin.

2. La informoj de profilo plibonigas la aŭdajn datumojn, kiujn oni uzas por trejni voĉrekonilojn kaj plibonigi ilian precizecon.

3. Sekvu vian progreson per mezurindikilojn por ĉiuj lingvoj.

4. Vidu vian progreson, komparita kun tiu de aliaj kontribuantoj en la tuta mondo.

5. Vidu vian progreson rilate al personaj kaj projektaj celoj.

6. Se vi volas, abonu nian repoŝtan liston por ricevi ĝisdatigojn kaj novaĵon de la projekto.

Detaloj pri la projekto: https://voice.mozilla.org/eo

 

Peter Baláž, E@I-kunordiganto

 

2 thoughts on “Nova projekto de Mozilla ebligos al maŝinoj paroli en Esperanto

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.