Nova projekto de E@I batalos informan superŝarĝon

“Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos” — jam al Ludoviko Zamenhof estis konata tiu ĉi saĝaĵo, kiun li ankaŭ enmetis kiel proverbon n-ro 993.01 en sian Proverbaron Esperantan, aperintan en 1910. Cent jarojn poste, en la interreta epoko, tiu problemo ne malaperis; kontraŭe – en la hodiaŭa tempo de tutmonda komunikado ebligata de la novaj teknologioj kaj vojaĝrimedoj, la tiel-nomata “informa superŝarĝo” fariĝis eĉ temo de sciencaj esploroj. En 2008, la firmao Basex publikigis esploron, laŭ kiu dungitoj pasigas duonon de sia labortempo per ordigado de informoj kaj informa superŝarĝo kostas la usonan ekonomion 900 miliardojn da dolaroj jare.

Ankaŭ la esperantista organizo E@I (“Edukado ĉe Interreto”) spertas tian problemon: “Ni havas multajn projektojn kaj projekt-ideojn, sed niaj kernaj aktivuloj havas tro malmulte da tempo. Interalie la administrado kaj komunikado prenas multan tempon,” diras Peter Baláž el Slovakio, la kunordiganto de E@I. Aldone, ĉar E@I laboras ĝuste sur la kampoj de edukado kaj interreto, iom paradokse ĝuste ankaŭ ĝi mem kontribuas al la konstanta plinombriĝado de la informoj en la reto kaj al la informa superŝargado de ĝiaj uzantoj. Peter Baláž tamen opinias, ke tio ne prezentas apartan danĝeron: “Ni ja jam antaŭ pli ol 8 jaroj kreis lernu.net, nuntempe lanĉas Slovake.eu kaj ĵus ni forsendis du monpetojn al EU por krei similajn retejojn por lerni la germanan kaj la rusan lingvojn. Sed certe ni neniel devigas la homojn lerni ĉiujn tiujn lingvojn – ĉiu simple elektu tion kion li aŭ ŝi volas. Kaj por la nedecidemaj aŭ tro ambiciaj personoj, nia nova projekto alportas solvon.”

Laŭ la observoj de E@I, nome, pluraj esperantistoj emas lerni multajn lingvojn, sed ofte sekve spertas problemojn pri tio. Supozeble multaj ne parolas pri ili publike, sed kelkaj tamen en la anonimeco de la reto malferme agnoskas ilin (ekz. la aŭtoro de Mia Mondo…). Dum kelkaj simple maltrankviliĝas pro la malfacileco lerni plurajn lingvojn (ekz. Gxejko), iuj klopodas konsili kiel paroli plurajn lingvojn kaj ne miksi ilin (Benio Levis el Irlando) kaj aliaj tamen ne sukcesas pri tio (legu la komenton sub la artikolo de Chuck Smith), nemalmultajn tiu malfacileco gvidas eĉ al la ideo abomeni ĉiujn aliajn lingvojn kaj resti nur ĉe esperanto (vidu en la blogo de Anteo). Ĉar tia celo tamen estas en kontraŭstaro kun la ideo de esperanto kiel dua lingvo protektanta lingvan diversecon, priskribita ekz. en la Manifesto de Prago, kaj ĉar instigado de lernado de lingvoj estas unu el la celoj de E@I, Peter Baláž kune kun Marek Blahuš kaj Agnieszka Mozer dum la marta E@I-kunsido en Poznań klopodis trovi solvon.

Kiel helpon al siaj senesperaj uzantoj, sed ankaŭ kiel plian pruvon ke esperantistoj povas esti utilaj ankaŭ al la neesperantista publiko (kiel tion jam demonstras ankaŭ ekz. Komputeko), E@I nun sekve de la kunsido lanĉas novan iniciaton: La projekto, nomita “mallernu.net” (laŭ muzikteksto de La Pafklik), celas helpi al esperantistoj, sed ĝenerale ankaŭ al ĉiuj aliaj lingvolernantoj, lerni novajn lingvojn kun malpli da peno. La preparata retejo baziĝos sur la novema pedagogia verkaro de la ĉeĥa filozofo Jára Cimrman, samtempulo de Zamenhof, vivinta en la tiama aŭstro-hungara imperio, kies ideoj tamen trovis rekonon nur longe post lia morto. Laborante kiel lerneja instruisto en la vilaĝo Struk en Galicio (kiu tiam apartenis al Aŭstrio-Hungario), Cimrman rimarkis, ke liaj lernantoj sukcesis memorfiksi nur proksimume unu dekonon de tio, kion li al ili en la lernejo instruis. Sekve li konstatis, ke la ceteraj naŭ dekonoj de la sciaĵo estis “trafluaj” (per vortoj de la zamenhofa proverbo 580.07: “Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.”). En sia “Teorio de trafluaj sciaĵoj” Cimrman decidis alfronti la problemon per rekte difini kiun sciaĵon la lernantoj memorfiksu, kaj kiun ili forgesu. En la nova instrumetodo, la memorinda materialo okupis 10 procentojn de la instrutempo, kaj la forgesinda materialo 90 procentojn, precize kongrue kun la statistika esploro. Por tiuj ĉi du nocioj li enkondukis du novajn vortojn: “neforgesumino kaj forgesumino” (germane “Vergissmeinnicht und Nichtvergissmeinnicht”, ruse “Забудка и незабудка”). La lernantoj lernas ĉion, sed nur la neforgesuminon ili rajtas memori. Por ke la metodo estu sukcesa, necesas ankoraŭ dum la reviziado kontroli, ĉu la lernantoj erare ne ellernis ankaŭ la forgesuminon.

Ĉe la adreso www.mallernu.net nun jam konstruiĝas retpaĝo, kiu aplikos la teorion de trafluaj sciaĵoj de Cimrman en lingvolernado. Ĝis nun disponeblas tie nur beta-versio, kiu celas demonstri la principon je la lernado de vortoj, sed por la plena versio estas antaŭvidata ankoraŭ multe pli vasta apliko, sur ĉiuj flankoj de lingvolernado. Kaj ankaŭ kadre de la Somera Esperanto-Studado, organizata de E@I komence de aŭgusto en Slovakio, jam estas antaŭvidata eksperimenta lingvolerna grupo utiliganta tiun metodon.

Peter Baláž estas tre entuziasma pri la afero: “Mi pensas, ke danke al www.mallernu.net, la maniero en kiu oni hodiaŭ lernas lingvojn povas baldaŭ grave ŝanĝiĝi… se ni ne forgesos finpretigi la retejon.”

Pliajn informojn pri la sensaciaj projektoj de E@I eblas legi en la neciklopedia artikolo.

One thought on “Nova projekto de E@I batalos informan superŝarĝon

  1. Por tiuj kiuj tralegis la tekston ĝis ĉi tie kaj ankoraŭ ne komprenis (eble ĉar ili jam ne legas tion ĉi en la apetago de la 1-a de aprilo), jen klarigo de la verkinto: Tiu ĉi artikolo aperis kiel 1-a-aprila ŝerco kaj ne ĉiuj informoj en ĝi estas veraj. Kvankam la adreso “www.mallernu.net” efektive funkcias, E@I tamen ne intencas realigi la supre priskribatan projekton en ĝi, nek en ajna alia loko.

Comments are closed.