Nekonataj dosier-formatoj? Ne plu gravas!

Per kiu programo malfermi nekonatajn formatojn de dokumentoj?

Respondi tiun ĉi demandon helpos ekde nun programar-pakaĵo “OpenWith”.

Propono elekti programon por dosiero
Propono elekti programon por dosiero

Ĝia avantaĝo estas, ke ne nur proponos kelkajn alternativojn de libere uzeblaj/haveblaj programaroj, sed ankaŭ direktigos vin al ilia elŝuto.

OpenWith integriĝas en konteksta menuo de la esplorilo, kie vi trovos ĝin sub la dosiero „How do I open this?“ (Kiel mi malfermos tion ĉi?) Post alklako malfermiĝos dialoga fenestro, en kiu estas identigita dosier-tipo laŭ ĝia finaĵo kaj listo de libere haveblaj programoj por ĝia malfermo.

Nuntempe estas en datumbazo pli ol 300 diversaj tipoj de dokumentoj kaj proksimume 100 programaroj por ĝia uzado.

Instalpakaĵon de la programo OpenWith vi trovos ĉe adreso: http://www.openwith.org/ Destinita estas por Vindozo.

Rim.: Artikoleto estas traduko de la slovaklingva informo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.