Neĝtabulumado en Malaltaj Tatroj

Finon de januaro laborantoj kaj volontuloj de E@I pasigis kune en la slovaka montara vilaĝeto Liptovský Ján. Dum kvar tagoj ni aktive ripozis per sportumado kaj diversaj aliaj aktivaĵoj. Bonŝance neniu rompis siajn krurojn kaj ĉiuj feliĉe revenis hejmen. 🙂

DSCN8172
Neĝtabulistoj pretaj por leciono 🙂

Ĉefa programero dum niaj ferioj estis neĝtabulado. Duono de E@I-anoj neniam antaŭe neĝtabulis, kelkaj havis jam ian sperton. Se iu volis, povis elekti ankaŭ skiadon. Dum unuaj du tagoj ni havis instruistinon, kiu montris al ni, kiel uzi neĝtabulon kaj kiel movi niajn genuojn kaj piedojn.

DSCN8212
La nunaj 4 volontuloj en E@I (Ania, Alberto, Matthias, Rasmus).

 

Ni komencis je malalta, sed sufiĉe akra monteto. Kvankam mi aĉetis artikoprotektilojn, ĉiutage mi ekhavis multajn novajn ekimozojn post ofta falado sur neĝo. Poste ni ŝanĝis monteton al iom malpli akra, sed kun skilifto, do ni povis ankaŭ eklerni kiel ĝin uzi. Kaj tio entute ne estas tiel facila, kiel aspektas, almenaŭ ne je la komenco.

DSCN8197
La naturo de Malaltaj Tatroj vintre vere belegas.

Sed neĝtabulumado ne estis nia nura okupo dum tiu plilongigita semajnfino. Ni ankaŭ vizitis la akvoparkon Tatralandia, kie eblas naĝi en diversaj basenoj kun termala aŭ mara akvo, uzi toboganojn aŭ simple kuŝi en tropikaj temperaturoj kaj ripozi rigardante belegan montaran pejzaĝon de slovakaj Tatroj kovritaj per neĝo.

DSCN8085
Ripozitaj post naĝado, ni “krokodilis” 🙂

Tio ne estis fino de niaj aktivaĵoj. Antaŭ naĝado en Tatralandia ni vizitis ankaŭ apudan aerodinamikan tunelon, kie ni povis flugi kiel birdoj. Unue ni devis vesti specialajn supertutojn, kaskojn, okulvitrojn kaj partopreni trejnadon. Poste ĉiuj dum du minutoj povis eksenti sin kiel paraŝutistojn, kiuj ĵus saltis el aviadilo.

DSCN8073
La flug-teamo de E@I post sukcesa paraŝuta salto en la aer-turbino.

Por kuraĝuloj estis ankaŭ tre interesa ekskurso al Ursa Kaverno, kie gvidis nin Ján Vajs. Mi persone jam vizitis kelkfoje kavernojn, sed kutime malpli grandajn. Granda avantaĝo de nia ekskurso estis spertulo kiel Ján Vajs, kiu perfekte konas historion de la kaverno kaj ĉiujn ĝiajn sekretojn. Ene ni vidis ankaŭ stalagmitojn, stalaktitojn kaj kelkajn dormantajn vespertojn.

DSCN8116
Vintra Liptovský Ján el la rigardturo.

Mi tre ŝatas montojn, ankaŭ kavernojn, do por mi tio estis tre interesaj tagoj plenaj je multaj interesaj atrakcioj. Pro mia mallerteco eble mi ne havas ian specialan talenton en neĝtabulado, sed eĉ tia nespertulo kiel mi havis ŝancon ekkoni novan sporton kaj ĝui vintran veteron.

DSCN8178
Neĝtabulumi sur freŝa neĝo? Bonega matena sporto.

 

Ania Liszewska

E@I-volontulino