Multlingva Akcelilo: Erasmus+-projekto por instigi multlingvecon

Multlingva Akcelilo estas instruplano, kiu ebligas al infanoj pli rapide lerni fremdajn lingvojn kaj pli memfidiĝi pri sia kapablo de lingvolernado. Ĝi baziĝas je la propedeŭtika ideo, t.e. la ideo, ke lerni modellingvon, en nia kazo bazan Esperanton reduktitan al la plej ofte uzataj 300 morfemoj, povas plibonigi lingvolernajn kapablojn de infanoj. Pluraj studoj montris, ke unujara lernado de la modellingvo Esperanto ĝis 30% plirapidigas postan lernadon de aliaj lingvoj. La kialo estas, ke la modellingvo estas tre facila, ne havas esceptojn kaj funkcias kiel logika konstrumodelo. Ĝi ebligas al infanoj kompreni fundamentajn lingvajn principojn pere de malkonstruado kaj rekonstruado de vortoj kaj frazoj. Ĝi estas multe pli efika ol aliaj lingvoj por motivi la studentojn, ĉar tiuj havas tro da esceptoj. La lernantoj lernas konstruante siajn frazojn memstare.

Kio estas la multlingva akcelilo kaj por kiu ĝi estas?

Dum la kurso infanoj lude lernas la bazojn de analiza lingvo kaj tio donas al ili klaran ideon pri tio, kiel lingvoj estas aranĝitaj. Infanoj ekkomprenas gramatikaj konceptojn kiel pluralon, la du bazajn kazojn (nominativon kaj akuzativon), la manieron de frazformado kaj la eblojn de kreado de multnombraj novaj vortoj surbaze de radikvortoj kaj afiksoj ekzistantaj en ĉiu nacia lingvo. Tiel la lernantoj ekhavas klaran percepton pri la universala strukturo de lingvoj, nomatan metalingva scio.

La instruiloj estis testitaj en tri eŭropaj lernejoj (en Slovenio, Kroatio kaj Bulgario) kun instruistoj sen antaŭa scio de Esperanto. Ĉiuj materialoj estis ellaboritaj celante lingvajn instruistojn, kiuj ne lernis Esperanton antaŭe, kaj pro tio ili enhavas sekciojn pri gramatiko kaj detalajn gvidliniojn por helpi la instruistojn prepariĝi por la lecionoj. La rezultoj de nia unujaraj kursoj estas tre pozitivaj. La infanoj akiris la antaŭviditan scion de Esperanto kaj montris pli bonajn metalingvajn sciojn kompare kun kontrolgrupo. Kaj plej grave, por ĉiuj partoprenantoj la sperto estis tre pozitiva kaj la infanoj volas plu lerni lingvojn.

Ligiloj

https://lernu.net/instruado

Partneroj

Ĉi tiu projekto estis financita kun helpo de la Eŭropa Komisiono. Ĉi tiu publikaĵo spegulas nur la opiniojn de la aŭtoro, kaj la Komisiono ne povas esti konsiderata respondeca pri ajna uzo de informoj trovitaj ĉi tie.

One thought on “Multlingva Akcelilo: Erasmus+-projekto por instigi multlingvecon

  1. Saluton. Bonvolu, donu al mi rektan retadreson al la lecionoj de Multlingva Akcelilo. Ĉu ĝi ankaŭ estas en pola lingvo?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.