MS Office 2010 beta elŝuteblas jam ankaŭ oficiale

Komence de semajno Microsoft publikigis beta-version de preparata oficeja programaro Office 2010, kiu estas evoluata sub kodo-nomo Office 14.

Ekde lundo povas evoluistoj kaj abonantoj de servo MSDN kaj TechNet elŝuti 32- kaj 64-bitan version. Havebla estas versio Professional, kiu estos aĉetebla nur ĉe la firmao kaj ĉe aĉeto de pli multaj licencoj.

Por vasta publiko planas Microsoft aperigon iam ĉisemajne. Elŝuteblaj estu ĉiuj versioj, Home kaj Business, Professional kaj Professional Plus, kiuj jam pasintsemajne aperis en samtavolaj (“peer-to-peer”) retoj kaj en retaj serviloj koncentriĝantaj pri alŝutado kaj konservado de dosieroj (ekz. Rapidshare).

Krom tio prezentis Microsoft ankaŭ postulojn por lanĉo de Office 2010. Kompletan trarigardon vi trovos en paĝaro de Technet, la postuloj estas tamen malaltaj. Se funkcias al vi 2007, vi ne devas timi, ĝi nur prenos pli multe da spaco en durdisko.

Publikigi plenan version de la oficeja programaro MS Office 2010 oni planas por unua duonjaro 2010 kaj tre atendata estas gastita versio sub nomo Office Web Apps, kiu estu ekvivalento por Google Apps. Microsoft volas al uzantoj oferti senpagan aliron al la reta servo, firmaoj tamen pagos por ĝia uzo. Danke al Office Web Apps akiros uzantoj eblon rapide, facile kaj ĉefe senpage krei dokumentojn de aplikaĵoj Office en fenestro de retfoliumilo, aŭ kunhavigi ilin kun aliaj uzantoj. En jena servo oni kalkulas pri aplikaĵoj Word, PowerPoint kaj Excel, kiuj prezentas kvazaŭ kernon de la oficeja programaro Office, kaj same pri ilo OneNote. Aliĝi al testado de beta-versio de Web Apps eblas ĉi tie.

Martin Buchta / Martin Noska
fonto: computerworld.cz
(tradukis Katjo)