„Mówisz po polsku?” – Se ne, ni havas retplatformon por vi!

„Mówisz po polsku?” Se vi ankoraŭ ne parolas la polan kaj vi interesiĝas pri tiu ĉi bunta slava lingvo, tiu ĉi artikolo estas ĝuste por vi! Kunlabore kun kelkaj aliaj internaciaj organizioj, E@I pretigas la retlernadan platformon polski.info, kiu ĝojigos ĉiujn lingvemulojn en la mondo. Pro scivolemo, ĉu vi sciis, ke la pola lingvo estas la dua plej parolata slava lingvo en la mondo? Ne? Tralegu tiun ĉi artikolon kaj eblas ke vi malkovros aliajn interesaĵojn.

 

Kompare al la slovaka, la pola lingvo eble ŝajnus iom pli “fortsonanta”, tamen estas multe da similaĵoj en la vortoprovizoj de ambaŭ lingvoj. Tial la du popoloj sukcesas kompreni unu la alian sufiĉe bone. Malgraŭ tio estas multe da vortoj – falsaj amikoj, kiu ŝajnas similaj sed havas tute alian signifon en la du lingvoj. Ekzemple, se polo dirus al slovako ke li ŝatus havi “pyszna babka”, slovako estus timoplena ke la Polo volas amuziĝi kun “fiera avino”, sed la polo intencis diri ke li ŝatus manĝi tipon de “bongusta torto”. Estus la same se la slovako, promenante kun la polo, dirus “rigardu ‘cukrík’ sur la grundo!” – kio signifas “bonbono” en la slovaka. La polo maltrankviliĝus ĉar li anticipus “diabetulon”, ĉar “cukrzyk” signifas tion en la pola.

La nura prononco de polaj vortoj povas ŝajni kiel langrompilo por slovakoj – provu exemple prononci la sekvan, ordinaran vorton (50-cenda monero) “pięćdziesięciogroszówka”. Do, kiel bone oni povas amuziĝi lernante fremdan lingvon, ĉu ne?

Baldaŭ eblos lerni la polan lingvon senpage danke al la retplatformo polski.info, pri kiu nia teamo nuntempe laboras. La platformo estos disponebla en 9 lingvoj (pola, ĉeĥa, angla, germana, rusa, litova, slovaka, slovena kaj ukraina). Ni komencis uzi la interreton por edukado en 2005 kreinte retkurson por lerni la plej facilan lingvon en la mondo – Esperanton. Ekde tiam ni ebligis al publiko senpage lerni la rusan, ĉeĥan, slovakan kaj germanan ie ajn bezonante nur la poŝtelefonon. Tiu ĉi interaga retplatformo ebliganta al vi lerni la bazojn de la pola lingvo estas la ununura senpaga reta kurso de la pola en Slovakio.

La paĝaro celas precipe komencantojn, kiuj ŝatus komenci paroli la polan kaj plidetaligi sian perspektivon pri Pollando – lando plena je riĉa eŭropa historio kaj kulturo. Bazaj informoj pri ĉiutaga vivo en Pollando, tradicioj kaj konversaciaj esprimoj estos enmetitaj en la lingvo-kursojn. Tio ebligos al vi ne nur lerni komunikadi en la pola, sed ankaŭ pli bone kompreni polajn homojn kaj iliajn vivojn, aŭ eĉ plialtigi viajn ŝancojn en la merkato de laborpostenoj.

Kion vi trovos ĉi tie?

  • Interretaj lingvokursoj de la pola je niveloj A1 kaj A2 (inkluzive de enkonduka fonetika leciono je la komenco de A1)
  • Gramatika manlibro de la Pola lingvo
  • Baza vortaro kun registraĵoj de la prononcoj de vortoj
  • Iloj por komunikado kaj funkcioj de sociaj retoj

Polski.info estas kreata danke al subteno de la programo Erasmus+. Vi povas antaŭĝoji pri diverstipaj enhavoj kun interagaj kaj partoprenigaj ekzercoj, materialoj por legado, aŭskultado kaj spektado. Forumoj por diskutoj ebligos tujan komunikadon kaj praktikadon. Uzantoj povos komunikadi unu kun la aliaj kaj praktikadi la lingvon kun aliaj uzantoj.

“Do widzenia”!

Michal Grodza

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.