Lingvo-rilataj eventoj de E@I en 2020

Ĉi-jare vin atendas pluraj prilingvaj eventoj, organizitaj de E@I!

La unua estas Polyglot Gathering 2020 (26.-30.5., Teresin, Pollando) – unu el la plej grandaj kunvenoj de poliglotoj kaj lingvemuloj. Pasintjare ĝin partoprenis 654 homoj de la tuta mondo, kiuj parolas ekde 1 ĝis pli ol 30 lingvoj. La plej oftaj parolataj lingvoj estas la angla, la hispana, la germana, la franca, la rusa kaj Esperanto. Dum 5 tagoj la partoprenantojn atendos riĉa programo en diversaj lingvoj, inkluzive de prelegoj, diskutoj, praktikaj kursoj k.s. kaj amuziga vespera programo. Pli da informoj: www.polyglotgathering.com

Somera Esperanto-Studado (18.-26.7., Kroměříž, Ĉeĥio) estas ĉiujara semajna internacia lernejo de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj, kiu okazos la unuan fojon en Ĉeĥio. Dum sia 14-jara daŭro ĝi iĝis la plej granda somera E-lernejo tutmonde, kun 200-250 partoprenantoj el ĉ. 30 landoj. Dum SES okazos kursoj de Esperanto de ĉiuj niveloj, kurso pri E-literaturo kaj kulturo kaj kurso pri tradukado. Post la matena instruado okazos bunta taga kaj vespera programo. Retpaĝo de SES: ses.ikso.net.

Paralele kun instruado okazos SEP – Somera Esperanto-Programado. Ĝi estas la unua en Esperantujo kodummaratono (“hackathon”), la celo de kiu estas krei funkciantan programaron fine de la evento.  Dum ĝi programistoj kaj aliaj fakuloj de program-kreado, inkluzive de grafikistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras por realigi komputilajn projektojn, utilajn por Esperantujo. Retpaĝo de SEP: sep.ikso.net.

En septembro okazos LingvaFest’ (16.-17.9., Nitro, Slovakio) – la unua internacia lingva festivalo en Slovakio. Unu el la ĉefceloj de la aranĝo estas proksimigi la riĉecon kaj buntecon de la lingvoj de Eŭropo ka la mondo. La kerno de la programo estas duonhoraj fulmokursoj pri diversaj lingvoj, kiuj celas prezenti iun parton de la lernado de specifa lingvo, kutime la elparolregulojn, bazajn frazojn, specifaĵojn de la gramatiko k.s. Krom tio okazos aliaj prilingvaj prelegoj kaj kultura programo. Retpaĝo de LingvaFest’: www.lingvafest.sk

KAEST (1.-4.10., Modra, Slovakio) – estas Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, ĝi estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto. Ĝia ĉi-jara ĉeftemo estas “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”. La programo enhavos prelegojn (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj), trejnadojn, fakajn diskutojn pri scienco kaj tekniko kaj vesperan neformalan programon. Retpaĝo de KAEST: kaest2020.ikso.net

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.