LingvaFest’: longaj tagoj, mallongaj noktoj, iom da rusa kaj multaj amikoj

LingvaFest’ estas lingva festivalo, kiun E@I organizas ĉiujare. Ĝi kutime okazas en Bratislavo, sed eble iam tio ŝanĝiĝos? Mi aŭdis pri ĝi ekde la komenco de mia EVS – mi eĉ ricevis glumarkon de LingvaFest’, kiun mi gluis sur mian komputilon. Ho, dolĉaj memoroj pri tiu stranga vojaĝo al Ĉeĥoslovakio, mi diros al mi mem, vidante tion.

Ĉu vi scias, kion mi plu memoros? La amikojn, kiujn mi ekkonis, la lacajn ridojn kaj la picajn tranĉaĵojn, kiujn mi manĝis. La grandegajn bierojn, kiujn mi neniam finis komence – tiujn mi trinkas dufoje pli nun. Miajn provojn en la rusa, miajn anglalingvajn miksaĵojn kaj miajn francajn ŝercojn. Bonaj tempoj kaj malpli bonaj tempoj – kaj ĉi tiu ĝenerala kontento esti ĉi tie, voluntulino kaj engaĝita.

Ni alvenis du tagojn pli frue por organizi ĉion – la budojn, la ĉemizojn, la milojn da seĝoj, la fotan budon kaj saluti la lokon, kiu mankis al mi. Kaj, post ĉiu ĉi tumulto, surmeti nian volontulan rolon.

LingvaFest’ havis la unikan econ, kompare kun aliaj eventoj, oferti al ni dobrovoľník-ĉemizon. Mi sentis min iom speciala, iom pli volontula ol kutime, kaj pli facile trovebla. Estis plezuro esti alparolita en la slovaka de iu, kiu decidas rakonti al mi sian historion, antaŭ ol mi povas kuraĝe respondi al ili “Nehovorím po slovensky, anglicky?”. Mia plej ŝatata parto estis verŝajne la fojo, kiam tri infanoj demandis al mi ion, kion mi ne komprenis, sed mi tamen provis konduki ilin al la informejo kaj ili fine forlasis min meze de la halo.

Ĉar jes, LingvaFest’ ankaŭ estas tiel. Dekoj da volontuloj, kiuj portas kaj stokas multe – tro – da tabloj kaj seĝoj, volontuloj, kiuj konsilas vin, kiuj gvidas vin, sed ankaŭ prelegantoj, kiuj venis por prezenti metiejojn kaj kursojn (ni havis pli ol 100) (kaj mi eĉ faris unu!) .

Dum du tagoj (de la 25-a ĝis la 26-a de septembro 2019, ĉi-jare) vi povas lerni pri multaj aferoj, partopreni lingvokursojn (kaj eĉ malkovri ilin, kiel tokiponon aŭ Esperanton) aŭ partopreni metiejojn, kie vi povas iomete malkovri pri la aliaj kaj multe pri vi. Ĉi tiu evento, kiel ĉiu evento organizita de E@I, havas etan animon, voĉon kaj personecon. Kaj dum ĉiu el ĉi tiuj kunvenoj, mi ĉiam trovis ion, kion mi serĉis, sen vere scii, kio estas aŭ kiel mi faris tion.

Kiel mi diris al vi pli frue, mi havis la okazon doni kurson – en la franca pli precize, ĉar jes, ja, mi venas el ĉi tiu bela lando. Francujo! Do, malgraŭ la kuraĝa konsilo de miaj geamikoj (parolu pri JUL, diris Matthieu, sed estos neniu, diris Michal), mi fine trovis mian manieron fari ĝin. Mi faris multan improvizon, mi estis streĉita, mi petis konsilojn kaj poste pensis pri forkuri – sed mi ne havas stirpermesilon.

Kaj fine, kiam mi vidis 8 homojn en la malgranda ĉambro, venintajn precipe por lerni iom pli pri la franca lingvo, mi komprenis iom pli pri mi mem. Mi amas instrui kaj vidi la intereson kaj entuziasmon de ĉi tiuj homoj – kaj mi pensas, ke mi faris bone. Kaj vi scias, mi estas tiel bona en la franca, ke eĉ Matthieu venis al mia klaso.

Ĉu mi diris al vi pri la budo pri Rusujo, kiun Daria amis? Aŭ tiu pri Hispanio, al kiu mi ne alproksimiĝis ĉar mi ne parolas la hispanan kaj pli malbone, ĉar mi estas alergia al ĝi. Aŭ la ludo, Vortoj, kie ni povas montri nian mankon de talento pri danco kaj lingvoj samtempe? Neniam forgesu la rekordon pri la altvaliria, kiun superis mia humila persono. Ne ĉiuj herooj surhavas mantelojn.

Aŭ pri la metiejo pri timoj kaj eraroj? “Timoj kaj eraroj”, de Hon Chong (Komikulo), donis al mi pli da manieroj akcepti niajn timojn – kaj montris al mi kiel pli bone kompreni niajn erarojn kaj ne timi ilin plu. Aplaŭdo. Tuj kiam vi malpravas. Estu fiera pri viaj eraroj kaj eliru pli forta kaj pli memfida.

Iom kiel mi faras post ĉiu evento. Esti volontulo fariĝis parto de mi – kaj parto de mia vivo. Ĉiu nova renkontiĝo ĉiam ofertas al ni novajn perspektivojn kaj novajn horizontojn, novan manieron vidi vivon kaj novajn malkovrojn. LingvaFest’ estis du intensaj tagoj, sed plenaj de belaj memoroj. Longaj tagoj, mallongaj noktoj, sed sincera feliĉo.

Vi scias, poliglotaj eventoj aŭ lingvaj renkontiĝoj… Ni renkontas homojn tie, ni faras bildojn, ni provas ne paroli ruse aŭ france, kaj ni ridas unusone. Ĝi estas unika ŝanco vivi kaj lerni.

Kaj nun mi ŝatus fini ĉi tiun tekston per frazo, kiu venas de amiko: “Mi sentas min viva!” por pensigi vin pri tio, kio vivigas vin.

Bonan tagon al ĉiuj,

Via kuraĝa Lea.

Ĉi tiun artikolon verkis Léa Pillot-Colin kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.