LingvaFest’ 2018 – la unua internacia lingva festivalo en Slovakio

Lingva festivalo estas publiko evento, dum kiu lingvaj institucioj (lernejoj, eldonejoj…) povas prezenti sin, kaj kie la publiko povas senpage ekkoni diversajn lingvojn dum prelegoj kaj lecionetoj. Tiaj eventoj okazas interalie en Berlino, Moskvo kaj Minsko, sed ĝis nun neniam en Slovakio. Tio estis ŝanĝita la 28-an kaj 29-an de septembro, kiam okazis en Bratislavo LingvaFest’, la unua lingva festivalo en Slovakio. Ĝi estis plejparte organizita de E@I (helpe de SKEF kaj la Ekonomia Universitato), laŭ modelo de lingvaj festivaloj de Dennis Keefe, kun kelkaj modifoj kaj riĉigo de la programo.

La programo estis efektive tre riĉa: dum du tagoj estis entute 105 programeroj. La vizitantoj povis ĉeesti rapidkursojn de 24 lingvoj, ekzemple la hispana, franca, rusa, germana, sed ankaŭ malpli ofte lernataj lingvoj (belorusa, daria, taja, hebrea, indonezia, hindia) kaj de konstruitaj lingvoj (klingona, navia kaj memkompreneble Esperanto).

Rapidkurso de la daria lingvo

La prelegoj estis tre diversaj: aplikaĵoj por lerni lingvojn, la romaa en Slovakio, kiel vivi kun surdulo, kiel lerni lingvojn tradukante per Vikipedio, ktp. Prelego, kiu surprizis eĉ la organizantojn, estis prezento de Filipinoj: knabo flugis el Filipinoj ĝis Slovakio nur por partopreni en LingvaFest’ kaj prezenti sian landon tie! Plej multaj prelegoj estis en la slovaka (aŭ ĉeĥa), kelkaj estis en la angla. Tre atendita programero estis tiu kun Bella Devjatkina: ŝi estas 6-jara knabino el Rusio, kiu parolas 8 lingvojn. Ŝi venis de Moskvo kun siaj gepatroj kaj ŝia patrino Julija klarigis (ruse kaj angle) kiel ŝi edukas sian filinon kaj atingis tiun mirindan rezulton.

Rapidkurso de la slovaka signolingvo

Ne mankis ankaŭ kultura programo: okazis koncertoj de JoMo, kiun ĉi tie ne plu necesas prezenti (li sukcesis kanti en 25 lingvoj!); de Steve Lin, tajvanano, kiu kantas slovake, kaj de Suvereno, fama slovaka repisto, al kiu plaĉis la ideo de LingvaFest’ kaj akceptis fari koncerton senpage.

La festivalo ricevis multajn vizitantojn (oni taksas ĉ. 1500 homoj) – ĉefe la unuan tagon, kiam busplenoj da lernantoj venis kun siaj instruistoj. LingvaFest’ 2018 estis sukceso kaj okazos denove en 2019. La E@I-teamo jam planas diversajn novigojn, interesajn programerojn kaj specialaĵojn, por kontentigi ĉiujn.

La prelegejoj estis ofte plenaj

LingvaFest’ ricevis sufiĉe buntan atenton de la ekstera publiko – en ĉi tiu paĝo vi povas vidi kolektitajn artikolojn kaj aperojn en amaskomunikiloj. Vi povas ankaŭ vidi fotogalerion de la evento.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.