Lingva kafejo en Partizánske – eĉ dum pandemio

Ĉu vi volas praktiki fremdan lingvon sen longa vojaĝo al alia lando por renkonti parolantojn de ĝi? Solvo ja ekzistas! En multaj urboj oni jam organizas lingvajn kafejojn, sed se ne, vi mem povas okupiĝi pri ĝi, eĉ dum pandemio. Kiel? La teamo de E@I volonte kundividas propran sperton!

Lingva kafejo aperis kiel kunveno por praktiki diversajn lingvojn en publikaj lokoj. Interesitoj povis veni al trinkejoj, kafejoj, restoracioj, parkoj je la planita horo kaj elekti tablon aŭ lokon kun rondo da homoj cele al lernado, babilado aŭ nur aŭskultado de la elektita lingvo, kiun ili volas plibonigi. (Kutime unu tablo estas dediĉita por unu lingvo, oni markas la tablojn/lokojn pere de flagoj aŭ nomoj de lingvoj.) Se partoprenanton interesis pli ol unu lingvo, eblis praktiki plurajn dum tia ĉi renkontiĝo: sufiĉas nur ŝanĝi tablon aŭ lokon.

E@I organizas lingvajn kafejojn en Partizánske ekde la 2013-a jaro. Ekde tiu ĉi momento tradicie volontuloj kaj staĝantoj de E@I kadre de Eŭropa Volontula Servo kaj Eŭropa Solidareca Korpuso prizorgas la lingvan kafejon en Partizánske. Cetere la ideo realigi ĝin venis de sukcesa lingva kafejo organizata ekde la jaro 2009 en Bjalistoko (Pollando) kiun portis EVS-volontulo de Tuluzo (Francio).

Pri kio oni babilas en lingva kafejo? Povas esti ajnaj temoj: pri laboroj, vojaĝoj, politikaj situacioj kaj tiel plu. Sed se partoprenantoj ne trovas aŭ ne interkonsentas pri temo, E@I-anoj disponigas multajn tabloludojn en diversaj lingvoj por amuziĝi kaj samtempe praktiki lingvojn. Kutime gvidanto de ĉiu lingvo estas aŭ denaskulo aŭ spertulo en ĝi.

Tiamaniere ekde la 2013-a jaro ĉiumonate urbo Partizánske havis lingvorenkontiĝon, lastaj okazis en loka kafejo nomata Baric. Partoprenantoj en komforta etoso, laŭ sia deziro kun kafo aŭ dolĉa kuko, babilis, ludis kaj pasigis la tempon cele al lernado de lingvoj. Subite post la komenco de marto 2020 organizi lingvan kafejon en kutima formo ne plu eblis…

Do, pro la kronvirusa pandemio ne eblis fari ĉeestajn lingvajn kafejojn kaj pro tio E@I ekorganizis la retajn, ĉiun duan semajnon. Oni elektis la lingvojn, kiuj estis plej uzataj dum pasintaj lingvaj kafejoj, kaj por ĉiu el ili oni kreis specialan rektan retligilon, por ke partoprenontoj facile aliĝu al ret-renkontiĝo. Ĉiuhore oni povas praktiki alian lingvon (kutime estas 2 lingvoj dum unu horo por elekti)  – Esperanton, la francan, la rusan, la slovakan, la anglan, la italan, la germanan. La teamo de E@I estas daŭre malfermita por aliaj proponotaj lingvoj.

 Grava avantaĝo de reta lingva kafejo estas, ke homoj ne devas nepre veturi al Partizánske, por ĉeesti lingvan kafejon kaj geografio de ĝi fariĝas tre vasta. Jam okazis tri virtualaj renkontiĝoj kaj dum la lasta, E@I-anoj eĉ donis intervjuon al loka televido 

Sekva renkontiĝo okazos la 6an de majo https://eventaservo.org/e/e1ad76

Se do vi emas praktiki konversacian flankon de iu el lingvoj de nia reta lingva kafejo, vi estas bonvena! Danke al interreto eblas facile konektiĝi kaj praktiki ĉu Esperanton, ĉu aliajn lingvojn. Do ne hezitu kaj aliĝu al ni!

Daria Slonova

E@I-volontulino

(Enkadre de la Eŭropa Volontula Servo)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.