Libroserva rabato por UEA-membroj ankaŭ rete

Jam tradicie la Jarlibro de UEA havis rabatkuponon, kontraŭ kiu la Libroservo de UEA donis al individuaj membroj de UEA 10-procentan rabaton je unu libromendo jare. La Jarlibro 2008 inkluzivis du tiajn kuponojn. Uzante la rabaton eblis parte aŭ plene regajni la pagitan membrokotizon, sed ĉar temis pri paperaj kuponoj, ili ne estis uzeblaj ĉe retaj mendoj. Krome, pro pietato la plej bibliofilaj membroj domaĝis detranĉi paĝon el sia Jarlibro. Tiaj problemoj ne plu ekzistas, ĉar la Libroservo enkondukis retan varianton por la rabatkupono.

Butikumante pere de la reta katalogo ĉe http://katalogo.uea.org/ , individuaj membroj de UEA povas nun indiki ĉe la koncerna demando, ke ili deziras utiligi la 10-procentan rabaton. Necesas mencii sian UEA-kodon, por ke la programo povu kontroli, ke la mendanto efektive estas individua membro. Tiuj, kiuj estas individuaj membroj en 2008, rajtas uzi la rabaton dufoje. Sekve, kiu jam uzis unu rabatkuponon el la Jarlibro 2008, rajtas fari duan rabatitan mendon rete. Kiu tute ne uzis la rabaton, povas do ankoraŭ fari du mendojn kun rabato de 10%. Ĉar la reta rabato estis enkondukita tiel proksime al la jarfino, la individuaj membroj de 2008 rajtos utiligi ĝin ankoraŭ ĝis la 31-a de januaro 2009. Pagante kotizon por 2009 oni denove ricevos rajton je du rabatitaj mendoj. Por la dumvivaj kaj honoraj membroj tiu rajto kompreneble aŭtomate renoviĝas ĉiujare.

La membra rabato ne dependas de la grandeco de la mendo, por kiu oni uzas ĝin. Validas la kutima regulo pri sendokostoj (10% de la mendosumo; minimume EUR 4,00). La sendokostojn kaj, por klientoj en EU-landoj, la aldonvaloran imposton oni kalkulas surbaze de la rabatitaj prezoj. La 10-procenta rabato ne estas kombinebla kun aliaj rabatoj. Se oni mendas minimume 3 ekzemplerojn de iu titolo, la reta mendilo aŭtomate kalkulas pli altan rabaton, t.e. 1/3 por eldonaĵoj de UEA kaj TEJO, kaj 1/6 por aliaj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 308 2008-11-26