lernu.net – kalendaretoj 2012

Ene de sekvaj tagoj planas E@I kaj lernu-teamo produkti lernu-kalendaretojn (poŝformatajn, 6x9cm) – kiuj havu de unu flanko reklamon, informon pri Esperanto kun adreso de lernu.net, kaj de dua flanko tagojn de 2012 en Esperanto. (vidu aldonitajn bildojn de aspekto sube) Nia celo estas disdonadi tiun kalendareton fine de ĉi-jaro (kaj komence de la sekva) al ekstera publiko (sed ankaŭ al E-istoj).

Nun ni volus presi samtempe pli grandan kvanton de la kalendaretoj, por ŝpari la pres-kostojn (ju pli da ili ni presos, des pli bona prezo estas por ili fine). Tial ni volus proponi al diversaj organizoj, kluboj au unuopuloj antaumendi ankaŭ la kalendaretojn – ili estas taŭga, praktika, malgranda kaj malkosta informilo pri Esperanto.

Kvanto: Ni planas presi minimume 5000 pecoj (sed eble eĉ pli, dependos de la mendoj). 2-3000 planas mendi la Aŭstra movado, 300-400 la slovaka, 500 E@I mem.

Prezo: La prezo por la kalendaretoj estas (ĉe presado de 5000) 6 cendojn/peco = do ekz. 100 pecoj kostus 6EUR, 500 pecoj kostus 30 EUR kaj 1000 pecoj kostus 60 EUR. (aldone kalkuleblas sendokostoj, kiuj tamen ne estas altaj, ĉar ja kalendaretoj estas malgrandaj – ekz. 500 pecoj pezas ĉ. 900 gramojn, do sendi ilin ene de Eŭropo kostas ĉ. 7 EUR)

Antaŭmendo: Se vi interesiĝas pri antaŭmendo de la kalendaretoj, bv. skribi al: petro@ikso.net – menciante kvanton de la kalendaretoj dezirataj. Bv. mendi ilin laueble ĝis sekva ĵaudo = 20.10.2011 – ni bezonas ilin lasi presi jam fine de oktobro (novembre oni jam kutime disdonas ilin al publiko).

PS: pagi eblos post forsendo de kalendaretoj, ĉu per uea-konto /ecxi-v/ aŭ al nia banko-konto (post ricevo de fakturo). Kaze ke ni ricevos pli da mendoj, eblos malaltigi la finan sumon, ekz. ĉe presado de 7000 la kalendareto jam kostas nur 5 cendojn/peco.

Ebla uzo de kalendaretoj: disdoni dum diveraj aranĝoj (ekz. Zamenhof-festo, libro/lingvo-ekspozicioj, prelegoj ktp.), aldoni al la E-revuoj lokaj (al la lasta ĉi-jara aŭ unua novjara numero de la landa bulteno/gazeto), disdoni/dissendi al siaj membroj (kun aliaj sendotaĵoj) ktp. Se vi do interesiĝas, bv. kontakti nin kaj mendi.

Jen la bildoj de kalendaretoj:

<p style="text-align: justify;"

<p style="text-align: justify;"

<p style="text-align: justify;"

<p style="text-align: justify;"

<p style="text-align: justify;"

<p style="text-align: justify;"

<p style="text-align: justify;"

<p style="text-align: justify;"

<p style="text-align: justify;"

<p style="text-align: justify;"

Peter Baláž, E@I-kunordiganto, www.ikso.net