La reta PIV: revo fariĝis realo

La 4an aprilo 2012 estis lanĉita longe atendata projekto – ekfunkciis reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). Ĉe la adreso www.vortaro.net nun troveblas plena versio de PIV, kiu nuntempe en la datumbazo havas 16846 artikolojn kaj 47859 variaĵojn de leksikaj unuoj.

La realigo de la reta versio de PIV estas komuna projekto de SAT (kiu disponigis la enhavon) kaj E@I (kiu prizorgis realigon de la teknika laboro kaj zorgis pri la monkolekta kampanjo). Jam en la jaro 2010 komenciĝis la monkolekta kampanjo por kolekti minimume dek mil eŭrojn por pagi ĉiujn bezonatajn laborojn el tiu mono kaj sekve proponi la uzon de la vortaro al ĉiu ajn senpage.

En majo 2011 estis kolektita la bezonata sumo (efektive alvenis eĉ pli da donacoj ol la minimume bezonataj dek mil eŭroj) kaj komenciĝis la reala laboro pri la reta versio de PIV. Post la dekmonata laboro en aprilo ĉi-jara aperis la unua, “beta”-versio de reta PIV ĉe facile memorebla kaj taŭga retadreso: www.vortaro.net

Sed la laboro pri PIV ne finiĝis – la enhavo de PIV konstante pliboniĝos. Ankaŭ teknike ĝi estos konstante plibonigata. La ĉefa strebo estis aranĝi, ke la interfaco de la vortaro estu por la uzantoj kiel eble plej simpla kaj facila. Planataj estas pluraj aldonaj funkcioj, kiuj aperados iom post iom, por ebligi bonan testadon de la tuto. Baldaŭ devos aperi eblo komenti unuopajn vortojn, diskuti ilin, proponi plibonigojn, k. t. p. (iaspeca forumo por ĉiu vorto). Same aldono de bildoj por unuopaj vortoj estas preparata (por ke la vortaro vere iĝu “ilustrita”).

La uzado de la vortaro – danke al la financa subteno de esperantistoj – estas kaj estos senpaga por ĉiuj. Nuna ununura kondiĉo estas, ke por uzi la paĝaron, necesas unue registriĝi. Se vi jam estas registrita ĉe iu el la paĝaroj de E@I, ekz. ĉe lernu!, vi povos simple uzi la samajn datumojn.

Por la estonteco estas pluraj plibonigaj planoj kaj ideoj, sed unue la teamo bezonas prilabori la mankantajn modulojn kaj testi bone la paĝaron. Eble estonte aperos ankaŭ eblo aĉeti elŝuteblan kaj instaleblan PIV por sia komputilo aŭ poŝtelefono. Pri tiuj temoj tamen bezonatas unue interkonsentoj kun SAT, kiu daŭre restas la posedanto de la aŭtoraj rajtoj de la vortaro.

Pri la novaĵoj rilataj al PIV oni povas informiĝi ankaŭ tra “Vizaĝlibro” ĉe: http://www.facebook.com/vortaro.net

La teknika teamo esperas, ke la uzantoj helpos plibonigi la retejon, sendante komentojn, rimarkojn kaj raportetojn pri la spertitaj problemoj aŭ simile. Oni sendu siajn komentojn rekte al la teamo.

Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus
E@I-estraranoj

Fonto: La Balta Ondo

3 thoughts on “La reta PIV: revo fariĝis realo

  1. Multajn gratulojn pro tiu gravega atingo por la lingvo! Certe estis multega laboro kaj la rezulto aspektas tre bele.

    Mi havas demandojn rilate la devigan registriĝon:

    1. Kiu kiam pro kiuj kialoj decidis, ke registriĝo estas deviga por uzi la vortaron?
    2. Kiun utilon e@i havas el la deviga registriĝo?
    3. Kial e@i ne volas, ke homoj sen registriĝo povu uzi la vortaron?
    4. Kiel e@i uzas la datumojn de la registritoj? (Mankas pri tio indiko en la registropaĝo)

    Mi persone donacis por libera reta vortaro. Mi kredis, ke la vortaro estos tute libera kaj ne nur senpaga kontraŭ registriĝo. Mi sentas min trompita.

    Tio gvidas min al la sekva demando:

    5. Je kiu permesilo uzeblas la tekstoj el la reta PIV?

    Anticipan dankon pro viaj respondoj al miaj kvin demandoj!

    Amike
    Felix

  2. Reage:

    Unu komento por “La reta PIV: revo fariĝis realo”
    1. Felix skribis: 
    Multajn gratulojn pro tiu gravega atingo por la lingvo! Certe estis multega laboro kaj la rezulto aspektas tre bele.

    Dankon por la gratuloj – jes estis multa laboro kaj eĉ daure estas/estos – ni ja daure volas plibonigi la vortaron, aldoni plurajn novajn funkciojn, modulojn.

    Mi havas demandojn rilate la devigan registriĝon:
    1. Kiu kiam pro kiuj kialoj decidis, ke registriĝo estas deviga por uzi la vortaron?

    E@I subskribis kun SAT kontrakton pri kreo de la reta PIV – en ĝi ni sindevigis protekti la datumojn (do vortaron mem) kontraŭ misuzo/ŝtelo. Tial ni devis elpensi sistemon, kiu iom malhelpos misuzi la datumojn. Unu tia ero estas limigo de sercxoj tage, la dua registrado – ili ambaux estas ja lau mi akcepteblaj solvoj (por ambaux flankoj). Sed eble estonte ja sxangxigxos la aferoj, pri tio ni diskutos kun estraranoj de SAT en sekvaj monatoj.

    2. Kiun utilon e@i havas el la deviga registriĝo?

    Verdire ni havas eĉ malutilon de tio 🙂 – nome ja devis krei la sistemon por registrado, do kostis tempon kaj energion – sed kiel jam dirite, tio estis parto de la kontrakto, do ni devis protekti la datumojn. Povas esti, ke estonte ni forigos la registradon, post konsultado kun SAT-respondeculoj.

    3. Kial e@i ne volas, ke homoj sen registriĝo povu uzi la vortaron?

    Denove sama respondo: ni sindevigis protekti la datumojn – kaj pro tio ni devis elpensi sistemon, kiu almenau parte helpos protekti la posedaĵon de SAT kontraŭ libera kopiado.

    4. Kiel e@i uzas la datumojn de la registritoj? (Mankas pri tio indiko en la registropaĝo)

    Efektive – laŭ mi vi jam estas lernu-uzanto, do vi jam estas registrita ĉe nia komuna datumbazo. (kiel multaj aliaj). Ni do faras nenion plu pri la datumoj, kiel ni faras por lernu.net – la sekureco de la datumoj estas garantiata same kiel ĉe lernu. Ni ja per registriĝo ĉefe celas protekti la ŝtelon de la datumoj (do enhavo = vortaro), kiu ja daure apartenas al SAT.

    Mi persone donacis por libera reta vortaro. Mi kredis, ke la vortaro estos tute libera kaj ne nur senpaga kontraŭ registriĝo. Mi sentas min trompita.

    Pardonu, sed de kie vi prenis la informon pri „libera vortaro“? Ni NENIAM informis pri tia decido. Eĉ male – jam antaŭ (dum) la kampanjo estis klare dirite (ankaŭ en la Libera Folio), ke la autoraj rajtoj restas ĉe SAT. Nenio ŝanĝiĝis pri tio ĉi. Ni do nek mensogis nek „trompis“ iun ajn. E@I nur realigis ion, kion pluraj jam delonge deziris havi (inkluzive nin mem) – eblon konsulti rete PIV. Kaj tion ni laŭ mi faris bone.
    Aldone – kian problemon por vi kaŭzas, ke la vortaro daure apartenas al SAT? Por ordinara uzanto tio estas laŭ mi ne tiom grava problemo – pli grava laŭ mi estas la eblo senpage ĝin konsulti enrete – tion ni promesis kaj tion ni realigis (kaj plu realigos estonte).
    Tio ĉi ĉio tamen ne signifas, ke eble en (proksima?) estonto la registriĝo malaperos. Nun daure temas pri beta-versio, kaj ankaŭ dependos de la interkonsentoj kun SAT-respondeculoj (kun kiuj ni jam planas personan rekontiĝon por priparoli diversajn planojn por la estonto – ekz. Inkluzive de la instalebla versio por komputiloj au/kaj poŝtelefonoj). Mi do petas paciencon kaj ev. pli da komprenemo pri la afero – nek Zamenhof kreis EOn dum unu tago/semajno 🙂
    Tamen – se vi daŭre pensas ke ni trompis vin, mi pretas resendi al vi la monon (20 EUR). Sciigu nur kien resendi ĝin.

    Tio gvidas min al la sekva demando:

    5. Je kiu permesilo uzeblas la tekstoj el la reta PIV?

    Pri la permesilo (se vi ĉefe celus CC) ne aperas informo, sed jes ja aperas informo ke „Kadre de la nova sistemo SAT daŭre estos la sola posedanto de la enhavo kaj okupiĝos pri ties konstanta plibonigo kaj prizorgo. “ – E@I „nur“ kreis retan version de ilia papera vortaro – ĉiuj rajtoj restas ĉe la eldonisto de la vortaro (kaj do tiu kiu okupiĝas pri la vortaro dum jardekoj, pagis multajn redaktoroj kaj zorgas/is pri la eldonado.)
    Do kadre de plendoj pri „nemalfermiteco“ de la vortaro ne plendu (au kritiku) E@I, sed diskutu kun estroj de SAT – nur ili rajtas decidi pri tiaj aferoj.

    Anticipan dankon pro viaj respondoj al miaj kvin demandoj!

    Nedankinde, pardonu ke daŭris tiom longe, okazis pluraj malhelpoj por pli frue fari tion (ĉefe laborvojaĝoj kaj SES-preparoj).
    amike Petro

  3. Iuspeca skandalo: “Bedaŭrinde vi ne rajtas serĉi pli ol 50 vortojn tage.”

    Kurioze tio laŭ mia memoro ne estis menciita kiel kondiĉo en la monariga kampanjo… Ĵus mi volis profiti vian adminirindan projekton por verki profesi-nivelan tradukadon al Esperanto. Post ioma laborado mi ricevas mesaĝon, kiu indikas ke mi hodiaŭ jam serĉis sufiĉe da vortoj!

    Vi skribas: “La uzado de la vortaro […] estas kaj estos senpaga por ĉiuj.”
    Eble skribu “uzo”, ne “uzado”. Profesiuloj bezonas serĉi pli ol 50 vortojn tage…

    La limigon bedaŭras,

    Mélanie

Comments are closed.