La projekto Vortoj ekas

Inter la diversaj projektoj de E@I, Vortoj estas verŝajne la plej vigliga aŭ almenau certe la plej saltiga! Ĝi estas komputila ludo de reflekso, lingvoj kaj mojoseco! Per Vortoj oni praktikos lingvojn kaj plicertiĝos pri literumado de vortoj, amuziĝante dum kursoj kun amikoj kaj kolegoj. La ludanto uzos danctapiŝon por apartigi vortojn laŭ ĝusta literumado. Ĝi do estas ludo eduka lingve kaj korpe!

Post pluraj publikaj prezentoj, interalie okaze de IJK en Slovakio en 2019, la ludon Vortoj proponis E@I ankaŭ por esti subtenita flanke de la programo Erasmus+. Bonŝance la projekto-ideo plaĉis al la pritaksantoj kaj do la EU-projekto Vortoj oficiale lanĉiĝis la 1-an de januaro 2022 kaj daŭros ĝis la 31-a de decembro 2023. La nuna versio videblas ĉi tie: vortoj.net  – plurlingva versio prepariĝas.

Post 2 unuaj versioj, la celo de tiu ĉi EU-projekto estas evoluigi la jam ekzistantan ludon kaj proponi por ĝi pli da diversaj ludmodoj kaj ludeblaj lingvoj. 11 lingvoj estas atenditaj, inklude Esperanton! La unuaj rezultoj estos prezentitaj ĉi-jare dum la Universala Kongreso en Montrealo, kiun ni kunorganizos.

La projekto kunlaborigas 5 partnerajn eŭropajn organizojn. Krom ni mem, E@I en Slovakio, kiu kunordigas la projekton, ni partneras kun samurba privata lernejo en Nová Dubnica, Universala Esperanto-Asocio (UEA, Nederlando), Kultura Esperanto-Asocio (KEA, Hungario) kaj Nacia Instituto pri Orientaj Lingvoj kaj Civilizoj (INALCO, Francio) – kun kiu ni jam delonge kunlaboradas por Slovake.eu.

Okaze de la formala komenco de la projekto okazis unua reta partnera renkontiĝo merkredon, la 23-an de februaro 2022. Dum ĝi estis prezentataj la nuna stato de la ludo, diversaj administraj klarigoj rilate al Erasmus-projektoj, disvidido de taskoj kaj kunlaborigiloj.

Ni ambicias igi tiun ĉi ludon pli ol simpla ludo, sed ankaŭ valora ilo por neformala edukado. Pretigu vian danctapiŝon kaj antaŭĝoju lernigan sportumadon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.