La plej freneza kaj plej bona jutuba esperantisto

Artikolo verkita de Robert, nia volontulo en Irlando.


Se vi volas plibonigi vian Esperanton, lerni pri la lingvo, vidi vivon en Aŭstralio aŭ simple amuziĝi, do rigardu la filmetojn de Evildea. Li estas unu el la plej aktivaj Esperantistoj en la mondo kaj kreas filmeton ĉiutage. La filmetoj estas pri io ajn en la mondo, lia vivo, la historio kaj kulturo de Esperanto, diskutoj de interesaĵoj aŭ amuzaj stultaĵoj.

Originale, Evildea (kies vera nomo estas Richard Delamore) videoblogis angle, sed iom post iom, la kanalo pli kaj pli Esperantiĝis kaj nun ĉiuj videoj estas Esperante. La filmetoj estas popularaj kun komencantoj (precipe la “Duolinganoj”) kiu volas praktiki sian Esperanton kaj aŭdi la lingvon. Li parolas klare, sen fortakĉento kaj enkondukas homojn al Esperantujo. Sed pli spertaj Esperantistoj ankaŭ ŝatas liajn videojn ĉar ili estas amuzaj kaj interesaj. Oni ĝojas vidi Esperantajn videojn kiuj ne estas simple denove pliaj videoj pri kiel bonega Esperanto estas. Anstataŭe li ofte ŝercas (li komencas ĉiujn filmetojn per “Jen Evildea, via Dio!”), faras stultaĵojn (li manĝis akran kapsiketon), ludas videoludojn (li eĉ instruis Esperanton per World of Warcraft) kaj simple uzas Esperanton kiel normalan, vivantan lingvon. Li parolas pri sia vivo, laboro, edzino, amikoj, kaj serioze kaj ŝerce, kaj ofte agas freneze.

Kelkaj filmetoj havas subtekstojn (ĉefe angle kaj Esperante) kaj oni povas aldoni pliajn per Amara. Li videblogas ĉiutage, komencinte antaŭ naŭ monatoj, do estas ĉirkaŭ 300 videoj kun entute preskaŭ 200 000 vidoj. Do se vi iam volas rigardi iun Esperantaĵon por praktiki, informiĝi aŭ amuziĝi, spektu Evildea.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.