La Parolanta Retejo – aŭskultu kaj lernu enrete

Kvankam jena artikolo parolas pri slovaka projekto, kiu servu ĉefe al slovakparolantoj (kaj parte ankaŭ al angloparolantoj), ĝi povas esti utila kaj inspiri ankaŭ parolantojn de aliaj lingvoj.

Kial “parolanta” retejo?

Temas pri la projekto, kiu helpu kaj plifaciligu vivon al nevidantaj aŭ malbone vidantaj interret-uzantoj. La projekton lanĉis la slovaka neprofita organizo SINA Nitra. Ĝia fondinto estas Unio de nevidantaj kaj malbone vidantaj homoj en Slovakio kaj la projekto realiĝas i. a. danke al financa subteno de la Fondaĵo SPP.

“La baza ideo de la projekto estas krei la enretan platformon, kiu al vidhandikapuloj ebligu aliron al larĝa skalo de sonaj materialoj de la plej diversaj orientiĝoj. Jena celgrupo estas handikapita per tio, ke ĝi ne povas plene eluzi ĉiujn avantaĝojn, kiujn alportas interreta komunikado.”

Nuntempe ne ekzistas sufiĉe multe da retpaĝoj alireblaj por ili. Mi ŝatus atentigi pri la iniciativo Blind Friendly, kiu okupiĝas pri alirebligado de retpaĝoj por nevidantuloj. Tamen – ĝi ne ofertas direkte transformon de la retpaĝa enhavo en sonan formon.

Tial ekestis la Parolanta Retejo. Ĝi estas fakte katalogo de diversaj sonmaterialoj, kiujn la celgrupo povas eluzi por edukado, lernado, informiĝo ktp.

La enhavo estas dividita en jenajn subgrupojn:

  1. libroj, lernolibroj kaj aliaj publikaĵoj en sona formo (slovake kaj angle)
  2. artikoloj, intervjuoj, kontribuoj en sona formo (slovake kaj angle)
  3. edukaj kaj klerigaj materialoj el diversaj kampoj en sona formo (slovake kaj angle)
  4. diversaj praktikaj informoj kaj konsiloj por vidhandikapuloj en sona formo (ekz. medicinaj, juraj kaj aliaj informoj)
  5. la libere haveblaj enretaj lingvokursoj, kiuj estas konformigitaj speciale al postuloj de la celgrupo.

Por pli bona orientiĝo en la paĝaro la asocio rekomendas la senpagan programon NVDA – ekranlegilo por la operaciumo Vindozo. Ĝi subtenas pli ol 20 lingvojn (ankaŭ Esperanton!) kaj estas libera, eĉ malfermitkoda, oni povas libere instali ĝin en sian komputilon.

Laŭ la asocio tio estu katalogo de libere haveblaj sonmaterialoj en interreto. Tamen al mi persone ne plaĉas, ke la paĝaro vere funkcias kiel normala katalogo – la enhavo mem troviĝas en diversaj retejoj, ĉi tie vi trovas nur ligilojn tien. Ĝi ĉerpas multe ekz. el radioelsendoj.

Ĉu via paĝaro estas “amikema al blinduloj”?

Kion fakte signifas tio? La paĝaro, kiu estas “blind friendly”, devas plenumi sufiĉe multajn kondiĉojn.

Ĉu vi volas ekscii, ĉu via paĝaro plenumas ilin? Multaj asocioj ofertas hodiaŭ testadon de alirebleco por retejoj, kaj senpagan, kaj pagendan. Sufiĉas nur iomete “guglumi” kaj oni certe trovos iun taŭgan.

fonto: nvda-project.org, hovoriaciweb.sk, blindfriendly.sk, w3.org

One thought on “La Parolanta Retejo – aŭskultu kaj lernu enrete

Comments are closed.