La legilo de e-libroj FBReader tradukita en Esperanton

Eble vi konas la legilon de e-libroj FBReader. Ĝi funkcias sub la operaciumo Linux/Windows XP PDA/UMPC/PC kaj subtenas jenajn dosierformojn: ePub, fb2, chm, rtf, plucker ktp. Ĝi kapablas ankaŭ direkte legi la arkivojn zip, tar, gzip kaj bzip2.

Hieraŭ mi tradukis ĝin en Esperanton, ĉar ne plaĉis al mi, ke Eo-versio ankoraŭ ne ekzistas. Domaĝe, ĉar temas pri vere uzinda programo. Mi posedas la version 0.10.7 por Linukso, tamen en la projekta hejmpaĝo jam troviĝas ankaŭ la nova evoluata versio 0.12/0.14.

Jen traduko de la versio 0.10.7 por Linukso:

fbreader-versio-0-10-7-eo

Kiam vi elpakas la zip-pakaĵon, vi trovas tri dosierujojn. La dosierujoj estas nomitaj laŭ la vojo, kien alŝuti unuopajn traduk-dosierojn. Sub Linukso oni lanĉas la programon en Eo per jena komando:

fbreader -lang eo

Kaj jen traduko de la nova versio 0.12/0.14 (tiun mi sendis al la teamo de FBReader, eventualaj korektoj estas bonvenaj):

fbreader-versio-0-12-14-eo

Ĝuu ĝin! 🙂