La 40-a Poludnica sukcese omaĝis sian fondinton

De la 6a ĝis la 9a de januaro 2022 renkontiĝis en la civito Liptovský Ján en Slovakio grupo de esperantistoj por la tradicia ĉiujara renkontiĝo Poludnica (kiu eble estis la unua internacia Esperanto-renkontiĝo de la jaro 2022 tutmonde!). Sed ĉi-jare la evento estis iom speciala, ĉar estis dediĉita al la memoro de Ján Vajs (*1953 – †2021) – fondinto de la aranĝo, kiu subite forpasis aŭtune 2021 pro koratako.

Sed eble kelkaj el vi dirus: “Sed kiu estis tiu Ján Vajs kaj kio estas la Poludnica renkontiĝo?”

Pri Ján Vajs, unu gazeto, nur dediĉita al lia vivo kaj laboro estus bezonata, por ke vi pli bone sciu pri li! Dank’ al la heroa laboro de kelkaj homoj, tion vi povas fari, legante la eksterordinaran numeron de la Esperanta gazeto “Esperantisto Slovaka”, kiu rakontas ĝuste pri unu el la plej influaj personoj de la slovaka Esperanto-movado.

Kaj pri la evento mem, por repreni la vortojn de Vladimír Škuta (kiu parolis pri la historio de la Poludnica-evento en la “Esperantisto Slovaka” gazeto pri Jan Vajs, kiun ni ĵus mensciis): la historio de la Poludnica evento komenciĝas en 1983. Fondita de Ján Vajs, komence la evento estis unutaga renkontiĝo, kiu celis ekskurson al la Poludnica montopinto, por malgranda grupo de esperantistoj kaj Esperanto-simpatiantoj. Paŝo post paŝo, la grupo komencis kreski kaj ne nur estis lokaj esperantistoj, sed esperantistoj de la tuta Slovakio kaj eĉ el la tuta mondo. Kaj kun tio, la evento ankaŭ ŝanĝiĝis de unutaga evento al la semajnfina, kaj iĝis de ĝi “renkontiĝo de Esperanto-vojaĝantoj kaj turistoj”.

Normale estis Ján Vajs kaj la Liptova Esperanta Klubo (mallongigo LEK), kiu organizas tiun eventon, sed ĉi-jare Peter Baláž nome de SKEF anstataŭigis lin. Transprenante la zorgon, li ebligis al tiu evento ekzisti ankoraŭ unu jaron pli, kaj espereble ne la lastan!

Ĉi-jara programo estis sufiĉe plena kaj konsistiga de mult-tipaj eventoj kiel spektado de filmoj, realigataj de la sperta Peter Rybín (vi povas retrovi plurajn el liaj videoj ĉe Liptova Esperanto Klubo – YouTube), prelegoj (kiuj temis pri vojaĝo kaj ekskursoj, sed ne nur), vizitoj kaj ekskursoj (al la loka varma fonto Kaďa, al la kaverno Stanišovská jaskyňa, …), kantigaj atelieroj kun gitaro, kompreneble de la supreniro al Poludnica kaj de iom da libera tempo por lasi la partoprenantojn proponi mallongajn kontribuojn memore al Ján Vajs.

Se vi ŝatus vidi detale la programon de la envento, vi povas retrovi ĝin ĉe Poludnica – renkontiĝo de E-vojaĝantoj (esperanto.sk)

Tamen, ni notu ĉi-jare la ĉeeston al la supreniro de 36 homoj (kontraŭ 16 lastjare) el tuta Slovakio kaj de 4 aliaj landoj: Ruslando, Pollando, Francio kaj Usono. (Aldone: ĉeestis ankaŭ 4 E@I-teamanoj: Dorota, Petro, Daria kaj mi – Lucas.)

Ankaŭ la kutimo porti ŝtonojn al la Esperanto-obo dum la supreniro de Poludnica estis respektita! Tiu simbola ago, devenanta de Mongolio kaj adoptita de Ján Vajs, celas lasi ŝtonojn de diversaj pezoj, grandecoj kaj originoj en unu loko omaĝe al io aŭ iu. Ján ankoraŭ havis stokon da ŝtonoj ĉe li, kiun li planis kunporti, do ĉi-jare ili estis ĉiuj finkunportitaj al la Esperanto-obo omaĝe al li pere de kelkaj liaj amikoj.

Ni certas, ke Jan fierus vidante ĉi-jaran eventon… Sed eble li eĉ vidis, de la loko, kie li nun estas? Kiel menciis unu de liaj amikoj de la Stanišovská kaverno dum la ekskurso, ili metis kandelon al la enirejo de unu kaverno kiun Ján malkovris kaj multe zorgis pri ĝi, kaj post kelkaj minutoj tiu vitra kandelujo “eksplodis”!

Ĝis la revido, eble sekvan jaron en la tatraj montoj!

PS: Ĉi tie vi trovos la fotogalerion de la evento “Poludnica 2022”.

Lucas RIVIERE

franca volontulo en E@I, veninta de la EKC (Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.