La 101-a UK – eksterordinara reklamo tra la urbo kaj la lando

Ĉu la Universalaj kongresoj estas ĉefe aranĝoj por Esperanistoj (por renkontiĝi, babili, kunsidi, diskuti, amuziĝi) aŭ ili servu kiel perfekta, taŭga reklamilo de nia movado, propagandilo pri Esperanto por ekstera publiko? Verŝajne ideala solvo estas kombini tiujn ĉi du flankojn de la kongresoj. Kun taŭga strategio eblas kontentigi ambaŭ dezirojn. Pri tio nun strebas la slovaka teamo, organizante la 101-an Ukn en Nitro. Ĉu ĝi sukcesos, eblos taksi facile tuj post la kongreso. Jen, tamen jam nun eblas raporti pri la antaŭkongresa reklamo pri Esperanto kaj pri planoj dumkongresaj.

La urbo Nitra mem investis (kaj daŭre investas) ne malgrandan strebadon kaj financojn al la reklamado de la kongreso. Ni ne forgesu, ke temas pri relative malgranda urbo (kun ĉ.80.000 loĝantoj), malfacile komparebla kun gigantoj kiel Pekino aŭ Roterdamo (Nitro estas la tria plej malgranda urbo, en kiu la UK okazas.) Tamen fakte pro sia malgrandeco (aŭ eble ĝuste danke al ĝi) la urbo plene vivos kun kaj pri nia kongreso somere. Kaj unuaj spuroj pri nia kongreso eblas trovi en la urbo eĉ nun, ekde majo:

  • 2 busoj de la urba trafiko jam ekde komenco de majo veturas kun la tutsurfaca Esperanto-reklamo sur sia malantaŭa flanko.
  • La urba (busa) trajneto veturanta tra la urbo kaj ĉefe uzata de turistoj, jam nun veturigas homojn tra la urbo, havante sur si reklamafiŝojn pri la kongreso.
  • 10 grandaj afiŝegoj (bilboard) tra la urbo jam reklamas en Nitro Esperanton!
  • 10 nokte lumigitaj afiŝoj en la ĉefa piedira centro informas pri UK kaj Esperanto.
  • 2 grandaj rondaj afiŝegoj informas pri EO (unu antaŭ la busa stacidomo, la dua rekte ĉe la eniro al la urbocentra piedirzono).

uk-propagado

Niaj sekvaj planoj kune kun la urbo pri la reklamado ĝiskongresa:

  • La ĉefa porturista paĝaro de la urbo, de NISYS (Nitra-a informa sistemo) – www.nisys.sk aperos ĝis fino de majo en Esperanto
  • En la ĉefa placo de la urbo – sur la ĉefeniro de la Teatro de Andrej Bagar pendos dum julio tranda afiŝego pri Esperanto kaj UK
  • Sur la ponto, antaŭ la elvetura strio al urbo Nitra, ĉe la ĉefa ŝoseo de la direkto de Bratislava estos granda afiŝo pri la kongreso.
  • En la granda vendejaro „Centro“ okazos dum tuta julio ekspozicio pri Esperanto

Sed ankaŭ aliaj planoj ekzistas, por eĉ pli malfermiĝi kiel E-komunumo ĉi-jare:

  • Komuna, al la loka publiko malfermita nacia vespero en la ĉefplaco? Jes ja, en Nitro tio eblos!
  • Ĉu malferma tago vendrede por lokuloj kaj sekve komuna manifestacio, iranta ĝis la urbocentro? Jes, en Nitro tio realiĝos!
  • Ĉu provi realigi tutslovakan, sed eĉ tutmondan rekordon, dum kiu ludos esperantistoj gravan rolon? Jes ja, en Nitro tio estas en la plano!
  • Ĉu granda, komuna malfermita internacia muzik-festivalo fine de la kongreso? Jes ja, en Nitro anktaŭ tio okazos!

Ĉi-somere do ni, Esperanto-movado havas unikan ŝancon enpenetri la „eksteran publikon“, loĝantojn de la konkreta urbo kaj lando kaj videbligi nin en granda skalo. Nepre ni eluzu tiun raran ŝancon, danke al kiu nia movado povas malfermiĝi, videbliĝi kaj en la konkreta kongreslando vere disflori.

Alia specialaĵo de la varba laboro de LKK estas la videbligo de Esperanto (kaj UK) ene de la gazetaro kaj sekva arkivigo de tiuj materialoj. Jam aperis pli ol 40 mencioj pri la kongreso kaj Esperanto en la slovakaj amaskomunikiloj – ankaŭ aperis kelkaj, elsendataj de Slovakio en aliaj lingvoj – angle, hispane, hungare. Konsiderante, ke Esperanto estas apenaŭ konata fenomeno al ĝenerala publiko kaj do tute ne „pinta“ afero por amaskomunikiloj, eblas paroli pri granda sukceso.

La LKK diligente kolektas ĉiujn menciojn (kiujn trovas) kaj publikigas la liston en la hejmpaĝo de UK: http://www.nitra2016.sk/uk-en-gazetaro/

Se vi mem scias pri aliaj/pliaj mencioj, bv. informu la LKK-n: lkk@esperanto.sk

Peter Baláž (Petro)
Prezidanto de LKK

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.