Konstrui skatolojn simplas, per (ankaŭ) Esperantlingva retejo

Foje okazas, ke oni devas paki donaceton, stoki disajn aĵojn aŭ sendi ion poŝte. En similaj kazoj, skatoloj oportunas.
Sed kion fari, se malfacilas trovi taŭgan?

Eblas ja mem konstrui skatolo/j/n, kaj tio ne postulas specialan lertecon ĉar ekzistas retejo, kie oni povas elekti la skatolan formon kaj tajpi ties deziratajn grandecojn, por tuj ekhavi printeblan ŝablonon de ĝi. Sufiĉas havi mezurilon, tondilon kaj iomete da gluo kaj memkonstruemo.

La retejo estas aparte speciala, ne nur ĉar eblas krei skatolon laŭplaĉe granda (alta, larĝa, maldika, kuba, ktp.) je milimetra precizeco, sed pro ĝia riĉa aro da prezentataj strangformaj skatoloj (plurangula, ronda, korforma, ktp.) el kiu eblas elekti kaj sekve dimensiigi la deziratan ŝablonon.

Kelkaj el la proponataj paperaĵoj pli utilas fakte kiel ornamaĵoj ol kiel ujoj: ekzemple estas konuso, globo, piramido kaj eĉ bela ornama stelo, kiun eblas printi sur verda papero ekzemple por la Zamenhofa tago.

Ekde kelkaj tagoj, la menciita retejo, nome Template Maker (“Ŝablonfarilo”), disponeblas ankaŭ en Esperanto, danke al ambaŭflanka interesiĝo inter ĝia administranto (pri Esperanto) kaj nia EVS-volontulo Edoardo Nannotti de Italio (pri skatolfarado).

Ni havis memprintitajn ludkartojn de Esperanto-kartludo, kiun ni intencis kunporti al la okazonta lingva kafejo en Partizánske. Ĉar mi ne sukcesis trovi taŭgan ujon por ili, mi volis mem konstrui skatolon. Antaŭ ol komenci, mi serĉis en la interreto kaj bonŝance trovis tiun ĉi retejon, kie tutsimple eblis elekti ŝablonon taŭgan por ludkartoj kaj donis larĝecon, altecon kaj longecon de la kartaro. Rapide mi povis printi kaj alglui ĝin al iu kartono, kaj poste pritondi kaj faldi laŭ la linioj. Jen mi havis la skatolon.
Ĉar la retejo estis utila por mi, mi pensis, ke estas bona ideo traduki ĝin por la Esperanto-parolanta uzantaro. Mi sendis la unuajn tradukojn al la retejestro, kiu post nelonge respondis al mi. Li tre ĝojis pro mia kontribuo kaj eĉ petis kaj kuraĝigis min daŭrigi la tradukadon.

Jen do, foje ne multo bezonatas, por esperantigi la (retan) mondon – foje sufiĉas eta propono kaj plia retprojekto funkcias ankaŭ en “nia” lingvo. Eble eta inspiro ankaŭ por vi? Kiun vian retejon vi emus esperantigi? Ne atendu, ke aliuloj faros, provu kontribui al verdigo de la interreto! 🙂

La retejo troveblas ĉe la jena adreso: http://www.templatemaker.nl/?lang=eo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.