Klavararanĝo por Vindozo

Iu energiplena Esperantistino lanĉis diskutojn en pluraj franclingvaj politikaj forumoj. Iu el tiuj diskutoj kun la titolo “Quelle langue commune en Europe? Esperanto? Anglais? autre?” (“Kiu komuna lingvo en Eŭropo? Ĉu Esperanto? Ĉu la angla? Ĉu alia?”) estas tre sukcesa: jam 65 paĝoj, 956 reagoj kaj 6889 vizitintoj, kio estas 14% de la trafiko en la tuta forumo. Pluraj partoprenantoj en la forumo post akraj diskutoj anoncas ke ili decidis eklerni Esperanton. Unu partoprenanto eĉ kreis klavararanĝon tre oportunan por tajpi Esperanton kaj multajn specialajn literojn por la franca. Ĝis nun mi plej ofte uzis Ek! sed nun mi ofte elturniĝas per tiu nova rimedo.

Per tiu klavararanĝo supersignaj literoj estas atingitaj per ^ + litero (^+c=ĉ, ^+G=Ĝ kaj ^+w=ŭ). Por iu, kiu tajpas en la franca aŭ la germana, la aranĝo oportune provizas « œ æ ù Ç É È ß ö ü » kaj kelkajn aliajn simbolojn.

La klavararanĝo estas elŝutebla je :http://www.blary.eu/images/divers/

Skemo de la klavararanĝo
Skemo de la klavararanĝo

Taŭgas por Vindozo (98, 2000, XP kaj Vista), procesoroj Intel kaj AMD, 32 kaj 64 bitokaj.

1) Mal-zip-igi la dosieron.
2) Lanĉi setup.exe.
3) En la stirpanelo malfermu “regionaj kaj lingvaj opcioj”, ĉe “lingvoj” alklaku “detaloj”, elektu la lingvon «français étendu – esperanto”, konservi.
4) Reekigi Vindozon.

Jen finite. Nenio ŝanĝita en tajpkutimoj nur aro da novaj tajpkombinaĵoj antaŭe senefikaj por aliri novajn eblecojn.

11 thoughts on “Klavararanĝo por Vindozo

  1. Indas tamen ankaŭ atentigi pri aliaj variaĵoj por Vindozo. Mi mem ne plu uzas Vindozon, sed en nia familio estas vindozaj komputiloj, kaj en unu el ili mi instalis la tre oportunan programon Ek, kiu ebligas tajpi ikse, kaj aperas veraj ĉapelitaj literoj. Ek preneblas ĉi tie:

    http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html

    Ŝajne ĝi tamen ne funkcias en Windows Vista. Tie, kaj ankaŭ en pli malnovaj versioj de Vindozo, oni povas anstataŭe uzi la programon, preneblan ĉi tie:

    http://www.esperantilo.org/

    Mi mem ne provis ĝin, sed supozas, ke ĝi ja plenumas sian funkcion.

    Ĉu estas aliaj oportunaj manieroj tajpi ĉapelite en Esperanto?

  2. Mi kredas, ke indas aperigi iam artikolon pri diversaj manieroj tajpi ĉapelite en diversaj operaciumoj. Espereble baldaŭ aperos iu deziranto fari tion.

    Cetere, Ek! tre bone funkcias en Windows Vista.

  3. Jes Ek! funkcias en Vindozo Vista. Mi delonge uzas ĝin, sed tamen aprezas la klavararanĝon provizitan de nia nova amiko, ĉar tajpante sinsekve en la franca kaj en Esperanto mi ne bezonas ŝalti kaj malŝalti Ek!. Kiam Ek! estas aktivita c+h fariĝas ĉ kaj u+x fariĝas ŭ kio estas maldezirata en la franca.

  4. La nova klavararanĝo tre utilos por francoj (pro la menciitaj de Arno kialoj), sed aliuloj eble ne ŝatos ĝin. Ekzemple en Rusio neniu instalus ĝin, ĉar oni pli kutimas tajpi latinajn literojn per QWERTY-klavaro, dum tiu ĉi estas AZERTY 🙂

  5. Facile instalita en Vindozon novan (XP verŝajne)

    Instalita en XP funkciantan sub Virtualbox (la komputilo funkcianta kun Ubuntu 8,10), sede ne tajpas korekte; la klavaro ne estis ŝanĝita.

    Instalo neeblis en Vindozon 98 SE: “Via vindozo estas tro maljuna”

  6. Pardonu! Mi ne bone alklakadis en la “virtualan” vindozon.
    La ŝanĝita klavaro funkcias kun virtuala XP (Ubuntu, Virtualbox, XP), almenaŭ kun bloc-note

    Ne funkcias kun mia muziktajpilo “Pizzicato”, sed tio estas de Pizzicato kaŭzita…

    Mi ne havas vorttajpilon en tia XP, do ne provis tiun ilon

  7. Por Windows-versioj ekde XP, ekzistas la eblo, simple mem difini klavararanĝon laŭ sia plaĉo:
    La senpaga programo Microsoft Keyboard Layout Editor (versio 1.4) estas tre simpla kaj kun legebla helpo eĉ. Ene de 15 minutoj (inkluzive testadon), mi tiel kreis mian propran klavararanĝon por la germana kaj Esperanto. Bone estas ke eblas konservi la labordosierojn por postaj modifoj. Krome per la programo facile kreeblas instaliloj. Aldone mi eltrovis ke la instaliloj ankaŭ servas por malinstalado de la klavararanĝoj.

    Ekde Windows Vista, laŭdire eĉ eblas mem difini la duliteran mallongigon por la ŝanĝado de klavararanĝoj. Tiel eblus nomi la novan “EO”.

  8. Saluton al vi ĉiuj.
    Baze, mi serĉas seninstalan solvon kiu permesus tajpi la supersignajn literojn sen speciala fizika klavaro. La komputila meĥanismo kiun vi uzas en la blogo “Ikso” estas komforta, kaj ĝi eĉ permesas tajpi la supersignajn literojn ekde izolita komputilo sen interreta ŝaltado. La problemo estas ke (laŭ mia scio) ĝi ne permesas aldoni kodojn de kompostado, kiel grasan aŭ kursivan literon, gluitajn bildojn, kaj tiel plu. Ja ekzistas instalendaj solvoj, sed seninstalaĵojn mi serĉas. Ili nepras ĉe lokoj kiel publikaj bibliotekoj aŭ ciberdrinkejoj, kie mi ofte tajpas.
    Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo. Elektronika poŝto: trigrupo@yahoo.es (trigrupo arobo yahoo punkto es). Ŭebo: http://es.groups.yahoo.com/group/filozofoj/.

Lasi respondon al Arno Lagrange Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.