Kio estas nova en Ubuntu 11.10?

La 13-an de oktobro 2011 estis eldonita nova Ubuntu 11.10, kun nomo Oneiric Ocelot (en esperanto “Sonĝa oceloto”). Kiaj estas plej gravaj ŝanĝoj kaj novaĵoj en tiu ĉi eldono?

Unity

Uzantoj de Ubuntu 11.04, al kiuj ne plaĉis Unity (nova grafika uzantinterfaco), povis simple en momento de ensalutado en sistemon elekti, ke ili volas uzi klasikan Ubuntu (Ubuntu Classic) kaj ne uzi Unity. Ankaŭ en tiu ĉi eldono oni povas uzi klasikan interfacon, sed bedaŭrinde ĝi jam ne estas tiom uzebla kiel antaŭe. Kvankam oni devas konfesi, ke Unity estis plibonigita kaj nun estas pli facila uzi dash (kiu mem nun aspektas pli elegante) por serĉado de dosieroj kaj lanĉado de aplikaĵoj kaj tute novaj uzantoj facile ekuzis ĝin, por multjaraj uzantoj de Ubuntu tiu ĉi novaĵo ja estas paradokse problema kaj kelkaj el ili eble transiros al Xubuntu. Alia solvo estas resti por nun ĉe Ubuntu 11.04 Natty Narwhal (Eleganta Narvalo) kaj atendi ĝis estos eldonita en aprilo 2012 Ubuntu 12.04 kaj poste decidiĝi, se transiri al alia distribiuaĵo de Ubuntu aŭ jam iel alkutimiĝi al Unity.

Nova ensalutado pli eleganta

Ŝanĝita estis ankaŭ ensalutado, anstataŭ GNOME Display Manager oni nun uzas LightDM, kiu ebligas pli da eblecoj por ŝanĝoj laŭ bezonoj kaj deziroj de uzanto.

Programoj

Anstataŭ retpoŝta programo Evolution nun estas kiel baza programo Mozilla Thundebird. Instali programojn oni nun povas per Ubuntu Software Center kaj ne plu uzi Synaptic. Kompare kun Synaptic tiu ĉi USC ofertas eblecon komenti aplikaĵojn. Tio certe utilas ĉefe en kazo de pagendaj programoj.

Miropiro

Fontoj de bildoj:

http://www.linuxexpres.cz/distro/recenze-ubuntu-11-10-oneiric-ocelot

3 thoughts on “Kio estas nova en Ubuntu 11.10?

  1. Mi uzas Ubuntu 11.10 per uzantinterfaco Gnome Shell. Ĝi estas interesa alternativo al Unity.

  2. Ĉu eblas uzi ĉe tiu ĉi versio “Open Ofice” anstantaŭ la “Libre Office”?
    Mi malamas tiun lastan, ĝi ne havas eblecon alŝuti en ĝin la etendaĵojn. Libre Office estas fakte primitiva kompare kun Open Office. Tio ĉi estas fakte la sola kaŭzo ke mi evitas ĉiujn plinovigojn jam de la versio Ubuntu 10.10 ĉar tiu estis la lasta kiu ankoraŭ uzis Open office. Ĉu iu havas iun ideon pri tio. Aŭ, ĉu eble iel oni povas nun alŝuti etendaĵojn de Open Office al la Libre Office? Tiu plej nova ankaŭ funkcias en Esperanto, la same kiel ĉiuj de la komenco mem de Linukso ĝenerale, sed ĝi ŝajnas iĝi pli kaj pli kontrolema kaj oferas pli kaj pli da restrikicioj kontraŭ la uzanto, kiel priskribita jam supre. Ŝajnas al mi ke mi eble devos komenci uzi alian Distribuaĵon, se Ubuntu pli kontinuos tiel malboniĝadi. Ĝi ne plu estas ĉiam pli bona, sed ĉiam malpli utila, kun ĉiu ties aktuiala renovigo…

Comments are closed.