Kio estas ESF, kaj kial ĝi subtenindas?

Ĉu eblas la mondo, kie multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj kie komunikado je tutmonda skalo estas egale alirebla kaj por riĉuloj kaj por malriĉuloj?”

La supra frazo estas la devizo de Esperantic Studies Foundation (ESF; Fondaĵo por esperantaj studoj). Malmultaj Esperantistoj aŭdis la nomon de ESF. Sed eble vi iam uzis lernu.net aŭ edukado.net. Eble vi aŭdis pri “Springboard to Languages” (“Lingvosaltilo”) aŭ pri la laboro de Renato Corsetti pri la trejnado de instruistoj en Afriko. Aŭ povus esti, ke iam vi spektis la instruan filmon “Pasporto al la Tuta Mondo” aŭ la inform-filmon “Esperanto estas…”, aŭ eble vi spektis dokument-filmon pri Esperanto de Sam Green. Eble vi iam traserĉis la korpuson tekstaro.com por trovi la historian uzon de iu vorto, aŭ aŭdis pri la plurjara laboro de UEA por konservi la enhavon de Biblioteko Hodler. Se vi faris tiujn aferojn, vi povas danki al ESF, ĉar tiuj projektoj ne povus ekzisti sen la financa subteno de ESF. Ĉiuj el tiuj projektoj (kaj multaj aliaj) ricevis gravan financan subtenon de ESF.

Ĉiuj tiuj projektoj estis realigitaj dum la lasta jardeko, sed ESF ekzistas ekde 1968. Rakontas E. James Lieberman, unu el la fondintoj de ESF: “Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj mi estis la fondinta triopo de ESF en 1968. Tra 30 jaroj (dume aliĝis David Jordan kaj Mark Fettes) ni eldonis raportojn kaj novaĵleteron por informi lingvistojn kaj edukistojn pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝia merito kiel science esplorinda afero.

Per la subvenciado de sciencaj studoj kaj edukaj projektoj, ESF celas plibonigi komprenon de Esperanto mem, plibonigi instruadon kaj lernadon de Esperanto en Nord-Ameriko kaj tutmonde, kaj plibonigi komunikadon inter esploristoj kaj edukistoj, kiuj interesiĝas pri interlingvaj temoj.

En la pasinteco ESF plejparte plenumis sian laboron per subtenado de sciencaj esploroj kaj Esperanto-kursoj en Nord-ameriko. ESF donacis monon al esploristoj, kiuj studis Esperanton kaj interlingvistikajn temojn, kaj subtenis komunikadon inter tiuj esploristoj. Delonge ESF subtenas la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK), usonan Esperanto-kursaron, kiu okazas ĉiu-somere ekde 1970.

ESF ankoraŭ subvencias esploristojn kaj Esperanto-kursojn, sed multajn jarojn post la fondiĝo de ESF la mondo ŝanĝiĝis. Aperis interreto, kaj en 1999 ESF ricevis signifan monsumon per la testamento de Bill kaj Catherine Schulze, konataj usonaj Esperantistoj. ESF subite povis subteni multajn projektojn, kiuj estus nepenseblaj nur kelkajn jarojn antaŭe, pro la novaj teknologiaj kaj financaj rimedoj disponeblaj al ĝi.

En 2002 naskiĝis lernu.net, kiu nun estas la plej granda Esperanto-komunumo en la mondo. D-ro Lieberman, kunfondinto de ESF, rakontas ke “Niaj laboroj havis malgrandan efikon ĝis la Interreto, kiam, per lernu.net, io grava naskiĝis.” lernu.net estas senpaga paĝaro, kiu ofertas multege da lerniloj kaj aliaj rimedoj al siaj lernantoj; senpaga, kio tamen ne signifas senkosta. lernu.net ricevis financan subtenon de ESF dum ĉiuj 9 jaroj de ĝia ekzisto, sume pli ol 280.000 EUR. Laŭ Lieberman, “Danke al la subteno de Bill kaj Catherine Schulze, ESF povis fari tion.”

Danke al la subteno de ESF, lernu.net kreskis al komunumo de pli ol 103.000 uzantoj. La paĝaro estas tradukita en 37 lingvojn. Kvankam la moderna Esperanto-movado estas grandparte centrita en Eŭropo, kaj kvankam plej multaj lernu!-uzantoj (pli ol 48.000) ja loĝas en Eŭropo, lernu! havas pli ol 2600 uzantojn el Afriko, pli ol 3000 el Oceanio, pli ol 11.500 el Azio, kaj pli ol 35.000 el Ameriko. Preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estas reprezentitaj en la lernu!-uzantaro. Estas lernu!-uzantoj el Birmo, Afganujo kaj Reunio (insuleto en la Hinda oceano); estas lernu!-uzantoj en Turkmenujo, en la Palestinaj Teritorioj kaj en Bocvano. Estas lernu!-uzantoj en amaso da landoj, kiuj ne havas Esperanto-asocion. Tiuj lernantoj ne havas instruistojn pri Esperanto, sed pere de Interreto, lernu! portas senpagajn Esperanto-kursojn al iliaj hejmoj.

Por festi la registriĝon de la 100.000-a uzanto de lernu.net, lernu!-teamo kunlabore kun E@I lanĉis donac-kampanjon por subteni ESF. La celo estas kolekti 100.000 eŭrojn por ESF. Sen ESF Esperantujo ofertus malpli da servoj al Esperantistoj kaj al tiuj, kiuj volas lerni Esperanton, kaj estas deziro helpi al ESF daŭrigi sian bonan laboron. Tio estas tre ambicia tasko, sed ĝi povas esti realigita, se multaj Esperantistoj subtenos tiun iniciaton. Speciale por tiu ĉi kampanjo estis funkciigita aparta retpaĝohttp://kampanjo.ikso.net , ĉe kiu eblas trovi detalajn informojn pri la kampanjo kaj pri la ebloj donaci.

Ne nur lernu.net ricevis financan subtenon de ESF, sed ankaŭ multaj aliaj Esperanto-projektoj. Sube estas esprimoj de subteno por la donac-kampanjo de diversaj Esperantistoj, kiuj ricevis helpon de ESF por siaj projektoj:

Katalin Kováts, iniciantinto de edukado.net: “ESF estis la fondaĵo danke al kiu mi povis konstrui kaj redakti dum 10 jaroj la retejon www.edukado.net kaj disponigi centojn da ekzercoj kaj materialoj por instruistoj kaj instruantoj dise en la mondo. La kvincento da libroj, detale analizitaj, la kolekto de informoj pri pli ol 200 diplomlaboraĵoj, la Metiejo ebliganta mondskalan kunlaboron, la koresponda servo kaj diskutforumoj estas nur kelkaj eroj kiuj signife helpis la altnivelan disvastigon de la internacia lingvo. La pli ol 2000 membroj de la paĝaro, pere de kies laboro certe dekmilo da personoj ricevis nutraĵon kaj stimulon al la lernado estas dankemaj pro la malavara helpo de la fondaĵo.”

Detlev Blanke, fondinto de Interlingvistika Fonduso: “Ofte temas pri ne tro grandaj sumoj, kiuj tamen mankas al idehavaj iniciatemaj homoj, por realigi interesan projekton lige al interlingvistiko aŭ esperantologio. Por subteni tiajn projektojn ESF fondis subfondaĵon, kiun oni povus nomi “CED-fondaĵo”. Ĝin gvidas tripersona komitato, kies kunvokanto mi estas. Tiu ĉi subfondaĵo ebligis la aperigon de diversaj valoraj libroj, enretaj iniciatoj, studoj kaj aliaj aktivaĵoj. La ĉefajn monrimedojn ESF ricevis/-as de malavaraj usonaj donacantoj, kiuj per tio subtenas ankaŭ nemalmultajn neusonajn projektojn. Do estus nur juste, ke ESF ricevu financan subtenadon ankaŭ ekster Usono. Pro tio mi bonvenigas la kampanjon de E@I.”

Marek Blahuš, ricevis subtenon por cifereca prilaboro de la Zamenhofaj adresaroj: “Subvencio de ESF por interlingvistiko/esperantologio ebligis al mi komenci ampleksan projekton de cifereca prilaboro de informoj pri la unuaj 22.000 esperantistoj el la jaroj 1889-1909 kiel ilin registris Zamenhof. Tiuj datumoj ebligos fari analizojn de la komenca periodo de la Esperanto-movado kaj unuafoje en historio ni danke al ili povos ekhavi tre konkretan imagon pri la ĥronologie-geografia disvastiĝo de Esperanto en la pionira epoko. La projekto ankoraŭ daŭras, sed dum sia prezentiĝo dum la Esperantologia konferenco en la 96-a UK jam sukcesis “senspirigi” faman Esperanto-historiiston kaj alvenigi multajn entuziasmajn proponojn pri estonta daŭrigo fare de alia fama movadano.”

Renato Corsetti, ricevis ESF-subtenon por trejnado de instruistoj en Afriko kaj por interkulturaj projektoj: “ESF meritas subtenon, ĉar ĝi trasformas la ricevitan monon al parolantoj de Esperanto. Estas interese rimarki, ke ĝiaj plej popularaj projektoj estas ĝuste tiuj: lernu.net kaj edukado.net, kies celo estas tuj kaj facile komprenata de esperantistoj. Ju pli la projektoj de ESF estos je la dispono de la tuta movado tra kunlaboro kun UEA, kiel jam okazas, des pli da subteno ESF meritos.”

Humphrey Tonkin, kunfondinto de ESF, eksa prezidento de UEA: “Ĉiu iom matura kultura movado devas tri aferojn fari: (1) daŭrigi siajn sukcesajn programojn, (2) subteni esplorojn, kaj (3) lanĉi novajn iniciatojn. La tradicia Esperanto-movado, kiu konsistas el organizaĵoj kun kotizantaj membroj, faras sian eblon realigi la unuan. La dua estas orfo: neniu sisteme subtenas sciencajn esplorojn pri Esperanto kaj lingvaj problemoj. La tria estas ege esenca en momento de rapida teknologia ŝanĝiĝo kiel la nuna – kiam precipe junaj homoj interkomunikas kaj ĉerpas siajn informojn lau tute aliaj manieroj. Ni bezonas fondaĵojn, kiuj kapablas rapide interveni por subteni esplorojn, kaj eĉ pli rapide interveni por komenci tute novajn iniciatojn en tute novaj medioj. Tiun gravan rolon ni celas en ESF. Ni laboras en partnerado kun la tradicia Esperanto-movado kaj klopodas ĝin suplementi per niaj subvencioj kaj niaj investoj en la nova teknologio, kiu montras la vojon al la estonteco por Esperanto (Lernu, Edukado, Esperanto-aktuale k.s.). Jen la ĉefa kialo por subteni ESF.”

Hokan Lundberg, kunfondinto de lernu.net: “Dank’ al financa subteno de ESF, mi povis labori dum kelkaj jaroj pri la kreado de lernu.net kaj aliaj projektoj. Tio estis bonega sperto! Volonte mi farus ion similan iam denove :-). Grandan dankon al la gvidantoj de ESF!”

Mark Fettes, vic-prezidanto de ESF, eksa estrarano de UEA: Kun la reta epoko, nia mondo malkreskis, kaj multege kreskis la eblecoj rapidekomuniki, decidi kaj agi. Iom post iom nia tuta movado devos adaptiĝi al tio, sed ESF jam montras la vojon, subtenante promesplenajn iniciatojn sur la kampoj de edukado, scienco kaj teknologio. Se vi donacos al ESF, vi povos esti certa, ke via mono uziĝos por konkretaj projektoj, bone mastrumataj, kiuj altigos la prestiĝon, videblecon, kaj uzindecon de Esperanto en epoko de tutmondiĝo.

Senad Čolić, kunfondinto de humanitara societo „Espero“ (1996) kaj de profesia oficejo ELBH (1974): “La eldonaĵo „Eŭropa Unio – Lingvaj kaj kulturaj aspektoj“ kun referaĵoj kaj diskutintervenoj el la samnoma simpozio, okazinta en Sarajevo (Bosnio) en 2010, estas eldonita interalie kun finnaca subteno de ESF.

ESF ludas ege valoran rolon en la E-movado, precipe se potenciala eldonanto pretendas engaĝi ekstermovadajn fondusojn por siaj lingvosciencaj projektoj, gravas ke en la E-movado estu ilia partnera institucio kun la sama intereso preta ankaŭ finance subteni la projekton. La projekto tiam havas pli da ŝancoj realiĝi.”

Ilona Koutny: Ofte oni riproĉas la hobiecon de esperantistoj. Por profesia laboro necesas oficialaj kadroj kaj financado de daŭra laboro, kiuj kutime mankas. Se iu volas esplori iun aspekton de la movado per sciencaj metodoj, necesas subteno, same por la daŭra kaj aktuala informservo. Por havi kompleksan retan instruadon, konstrui modernajn retpaĝojn aŭ eldoni informmaterialojn por allogi eksterulojn al esperanto necesas financado, por studi necesas stipendioj…

ESF estas praktike la sola fondaĵo, kiu povas financi e-rilatajn projektojn en signifa mezuro. Post kiam la Interlingvistikaj Studoj de la pola Universitato Adam Mickiewicz travivis siajn unuajn jarojn (starto en 1998), la stipendioj de ESF ekde 2002 por kelkaj studentoj, kiuj aliel ne povus aliĝi al la pagendaj postdiplomaj studoj de UAM, signife kontribuis al la aliĝo de esperantistoj el diversaj landoj kaj tiel al la prospero de la Studoj.

La Interlingvistikaj Studoj venigas esperantistajn fakulojn el diversaj landoj por gvidi kursojn al la multnacia partoprenantaro – kio ebligas interkulturan traktadon de esperanto kaj komparajn lingvistikajn studojn. En septemro prelegos John Wells pri fonetiko, Vera Barandovska pri interlingvistiko, Aleksander Melnikov pri kulturo kaj la polaj literaturistoj Lida Ligeza kaj Tomasz Chmielik pri la unua periodo de e-literaturo.

Ĉi-jare startas nova grupo kun 18 partoprenantoj el Svisio, Hungario, Pollando, Germanio, Hispanio, Francio, Italio, Rusio kaj 5 brazilanoj dank` al la stipendioj de ESF kaj parte al tiuj de UEA-ILEI.”

Pli da informoj vi trovos ĉe http://kampanjo.ikso.net .

Erin PIATESKI

(lernu!-teamano kaj E@I-aktivulo)

La artikolo origine aperis en oktobra numero de La Ondo de Esperanto, ĝi ankaŭ legeblas rete ĉe: http://sezonoj.ru/2011/09/esf/