Kiel redakti PDF-dosieron?

Multaj el ni iam bezonas redakti ankaŭ PDF-dosieron. Sed kion fari, se oni ne havas je dispono ĝian fontan dosieron? Mi pasigis jam sufiĉe multe da tempo per serĉado de iu pdf-redaktilo, klare ke bonvena estas iu senpage elŝutebla 🙂 Ne plaĉas al mi imago aĉeti produktojn (kvankam profesiajn) de Adobe. Mi ja havas bonajn spertojn, kiam mi havis eblos labori per ili, bedaŭrinde ili ne apartenas al la plej malmultekostaj programoj. Kompreneble, serĉilo trovis sufiĉe multajn programetojn, kaj por Vindozo, kaj por Linukso. Sed tiuj “vindozaj” ofte estis nur trial-versioj, el la “linuksaj” ne ĉiuj funkciis laŭ mia deziro. Kelkaj estis eĉ ĵus evoluataj kaj je dispono estis nur ilia beta-versio ks.

Se oni bezonus nur ekz. dividi dosieron al unuopaj paĝoj (do ĉiu paĝo iĝos memstara dosiero) aŭ male, kunigi pli multajn PDF en unusolan dosieron, ne estus problemo – jenaj iloj troviĝas en reto senpage, event. funkcias direkte en reto, sufiĉas nur alŝuti dosiero(j)n:
http://www5.rptea.com/pdf/
http://www.mergepdf.net/

Tamen iam necesas ŝanĝi tekston mem, prilabori unuopajn elementojn ktp. – kaj por tio la supre menciitaj iloj ne sufiĉas.

Hieraŭ mi trovis artikolon “Ni redaktas PDF-n senpage” – temas pri listo de diversaj pdf-redaktiloj ankaŭ kun priskribo:
———–
(…) Tial ni prezentos ĉi tie kelkajn (certe ne ĉiujn – el aliaj ni menciu ekz. programon PDF Split and Merge basic) ilojn, kiujn ni povas uzi senpage. Komence ni menciu tiujn ilojn, kiuj parolas pri redaktado de PDF, sed bedaŭrinde ili ĝis nun ne funkcias ĝuste. Inter ili troviĝas ekz. malfermitkoda projekto PDFeditOpenOffice Draw (ambaŭ estas je dispono kaj por Linukso, kaj por Vindozo), sed nek la unua, nek la dua kapablis korekte labori kun testaj PDF-dosieroj.

Inkscape

La unua bona ilo, kiun oni povas konsideri bona programo por PDF-redaktado, estas vektora redaktilo Inkscape. Bedaŭrinde, en Linukso (Mandriva 2009.1) ĝi ne sukcesis korekte malfermi PDF-dosieron, tamen en Vindozo jes. Ne eblas prilabori pli multajn paĝojn de dosiero samtempe, tial ĝi ne taŭgas por prilaborado de pli grandaj dosieroj.

Post importo estas laboro tre komforta – ĉiun objekton eblas marki, ŝovi, forviŝi ks. Dum laboro kun teksto eblas redakti ĉiun literon, ŝovi tutan tekston, do ni povas sufiĉe simple ŝanĝi majusklojn al minuskloj kun koncerna kunŝovo.

Bedaŭrinde, ĉe eksporto ne estas certe, ke ĉio, kion ni vidas sur ekrano, ĝuste konserviĝos. Same ni ne povas enmeti Ĝavoskriptojn.

PDF-XChange Viewer

Sekva programo, kiu ebligas redaktadon de PDF, estas uzebla samtempe ankaŭ kiel legilo de ĉi tiuj dokumentoj. Pro siaj ebloj ĝi bonege taŭgas ekz. por interŝanĝo de dokumentoj inter aŭtoro kaj korektanto, kiu povas enmeti diversajn rimarkojn, proponi forviŝon de iu teksto kaj simile. Per la sama programo ni povas la enmetitajn rimarkojn forviŝi, sed por la proponitaj ŝanĝoj (ekz. ŝanĝo de teksto) ĝi ne taŭgas – ĉi tie necesas uzi fontan dosieron.

Kompreneble, la enmetitajn objektojn ni povas eluzi ankaŭ por aliaj celoj – ekz. kiam ni volas en PDF-dosiero marki iun parton per sagetoj, substreko… sen neceso de ilia konsultado kun aŭtoro.

Bonega eco estas tio, ke la programo ebligas enmeti ligilojn, ŝanĝi priskribon de la dokumento, ĝian sekurecon, ankaŭ manieron de ĝia apero en PDF-legilo.

PDFill PDF

Temas pri triopo de programoj, kiujn oni instalas samtempe – PDFill PDF Editor, PDFill PDF and Image Writer kaj PDFill PDF Tools.

1 PDFill PDF Editor

La unua estas vere forta redaktilo, kiu ebligas aldoni en PDF-dosieron elemntojn por formularoj, ekz. elekto-butonojn, tekstajn kampojn ktp. Bedaŭrinde senpaga versio de la programo aldonas en la tekston akvomarkon, sed la prezo ne estas tro alta – 19,99 USD.

2 PDFill PDF and Image Writer

La dua el la triopo – PDFill PDF and Image Writer – estas virtuala printilo, helpe de kiu ni kapablas “printi” dosieron ne nur en PDF-, sed ankaŭ en bildformatojn, kiel PNG, JPG, BMP, TIF kaj GIF. Por ĉiu el ili ni kompreneble povas ŝanĝi koncernajn elirajn parametrojn kiel kvalito de eliro, priskribon kaj sekurecon de PDF ktp.

3 PDFill PDF Tools

La tria programo apartenas en la grupon de programoj, per kiuj oni povas kunigi plurajn dosierojn en unu dosieron, dividi dosieron al pluraj partoj, eltiri elektitajn paĝojn en memstaran dosieron, ŝanĝi parametrojn de sekureco, aldoni akvomarkon, konverti bildojn aŭ PS-dosierojn al PDF ktp. – simple 15 fortaj kaj utilaj iloj en unu programo.

PDFTools

La programo PDFTools simile kiel PDFill PDF Tools enhavas ilojn por kunigado aŭ dividado de PDF-dosieroj, aldonado de akvomarkoj ktp. Kompare kun ĝi estas tamen nombro de la iloj multe pli malgranda – “nur” 7, sed por multaj uzantoj sufiĉas.

Freeware PDF Unlocker

La programo ne estas redaktilo de PDF-dosieroj, sed servas por io alia – ni povas per ĝi forigi blokadon de printo, kopiado ks. en PDF-dosieroj. Atenton, la programo tute ne servas por akirado de pasvortoj, kaj kiam la PDF-dosiero estas protektita per pasvorto ankaŭ por malfermo, sen kono de pasvorto ne eblas prilabori ĝin per ĉi tiu programo.

La programon Freeware PDF Unlocker prezentas fakte “nur” dosiero unlockpdf.cmd por GhostScript (GhostScript estas kompreneble parto de distribucio – la programo estas instalata), sur kies bildsimbolon ni “tiros” protektitan PDF-dosieron kaj la programo sekve prilaboras ĝin en novan PDF-dosieron. Post la prilaboro GhostScript faros tion, kion ni bzonas – sen kono de pasvorto, per kiu estis la dosiero protektita, ĝi forigos ĉiujn protektojn de a dosiero kontraŭ printado, kopiado ks. Tamen, se la dosiero estas protektita per pasvorto ankaŭ por malfermo, ni devas entajpi tiun pasvorton direkte en la dosieron “unloskpdf.cmd” (temas pri normala teksto-dosiero).

Evoluado de ĉi tiu programo estis definitive finita, sed tio ne signifas, ke la programo ne plu estas uzebla – evoluado de GhostScript daŭras kaj daŭre ni povas uzi ĝin kun ĝiaj plej novaj versioj.

——

Espereble jenaj informoj estos utilaj por vi kaj se vi konas iun ankoraŭ ne menciitan ilon por prilaborado de PDF-dosieroj, vi povas skribi pri ĝi en diskuton.

fonto: inet.sk