Kiel rapida estas via konektiĝo al YouTube? Testu ĝin!

Ĉu vi volas ekscii, kiel rapide ĉe vi rulas videoj en YouTube? En la paĝaro YouTube aperis nova diagnostikilo, kiu diros al vi, kiel rapida estas via konektiĝo. En grafika trarigardo videblas ne nur la kvalito de la konektiĝo, sed ankaŭ la statistikoj de via interret-liveristo, de via urbo, lando aŭ globale.

Se vi volas provi la diagnostikilon, iru al la paĝo youtube.com/my_speed kaj lanĉu la testan videon.

YouTube testas HTML 5

Io por la uzantoj de Apple Safari aŭ Google Chrome. Se vi uzas iun el jenaj retfoliumiloj, vi havas eblon provi, kiel aspektas rulado de videoj sen la malrapida Flash. YouTube testas la subtenadon de HTML 5, kiu lasas la pritraktadon de multimedioj al la retfoliumilo mem.

Vizitu la paĝon youtube.com/html5, permesu tie HTML5 por via retfoliumilo kaj lanĉu iun ajn videon. Ĝi estu rekonebla laŭ la emblemo HTML 5 sub tempomezuro: