Kiel altigi uzeblecon de retpaĝoj je 124%

En oktobro 1997 aperigis Jacob Nielsen interesan studon pri uzebleco de retpaĝa enhavo, kies  konkludoj alportas al ni ankaŭ post tiom da jaroj valoran inspiron. Oni testis kvin versiojn de unu retpaĝo. Ĉiuj enhavis la samajn informojn kaj navigilon, diferencoj estis nur en formulado kaj dividado de teksto. Jen ligiloj al unuopaj versioj.

1. klasika reklama teksto – elirpunkto estis longa, por legado en retpaĝo neadapitta teksto, enhavanta multajn reklamajn frazojn.

2. konciza teksto – elirpunkta teksto estis plimallongigita je duono. Uzebleco de la retpaĝo altiĝis je 58%.

3. disdividita teksto – elirpunkta teksto estis dividita per surskriboj kaj bekvadratoj. La uzebleco altiĝis je 47%.

4. objektiva sinteno – subjektive formulitaj reklamaj frazoj estis anstataŭigitaj per neŭtralaj formuloj. La uzebleco de la retpaĝo kreskis je 27%.

5. kombina versio – estis aplikitaj ĉiuj tri modifoj – koncizigo, divido ankaŭ neŭtraleco. Tio alportis al ni plibonigon de la uzebleco entute je 124%.

Kiel oni pritaksis la uzeblecon de enhavo

Ĉe ĉiu versio de la retpaĝo oni konsideris jenajn kvin kriteriojn:

1. kiel longe daŭras al uzantoj trovi respondojn por konkretaj demandoj pri teksto
2. elcento de malĝustaj respondoj por la demandoj el la punkto 1
3. kombinita testo de memoro de informoj el la teksto
4. kiel longe daŭras al uzantoj desegni mapon de la retpaĝo
5. subjektiva kontento de uzantoj kun la retpaĝo

Fonto: sovavsii.cz

One thought on “Kiel altigi uzeblecon de retpaĝoj je 124%

  1. Min persone ege mirigas homoj kiuj optimigas siajn retpaĝarojn laŭ principoj de serĉil-optimigado eĉ retpaĝaroj ne estas optimigitaj por homoj. La plej ridigaj retpaĝaroj eĉ havas nur etetan enhavon sed perfekte estas serĉil-optimigitaj.
    Ĉu ne estas pli bone krei bonan, interesan enhavon….?

Comments are closed.