Kie trovi Esperanto-varojn? Mendu ilin ĉe mendu.ikso.net!

Esperanto estas lingvo artefarita kaj eblas diri – freŝfarita, pro tio inter neesperantistoj disvastiĝis opinio, ke Esperanto-literaturo (kiel parto de kulturo) ne ekzistas, aŭ draste malriĉas. Tamen, por ajna esperantista legemulo ne estas sekreto, ke literaturo en nia verda mondo abundas. Dank’ al la Interreto, nuntempe ne estas bezonate veturi foren por aĉeti valoran libron. Progreso ebligis al ni ekhavi ĉion deziratan laŭeble rapide kaj facile.

Paŝotene kun progreso, la E@I-teamo antaŭ nelonge lanĉis Esperanto-butikon troviĝantan ĉe mendu.ikso.net. Unu el niaj celoj estis plisimpligi ricevadon de dezirataj Esperanto-varoj. Ni havas sperton de mend-sendado al diversaj landoj, de Usono ĝis Japanio. Niaj klientoj estas homoj, kiuj zorgas pri sia mens-evoluo, legante en Esperanto novajn informojn; homoj, kiuj disvastigas nian lingvon, aĉetante Esperanto-literaturon por propraj infanoj, parencoj aŭ amikoj; kaj finfine, niaj klientoj estas plej diversaj homoj, kiuj simple ŝatas uzi en sia vivo diversajn esperantaĵojn.

Ni havas vastan sortimenton de libroj, de Biblio, tradukitaj diverslandaj klasikaĵoj, libroj verkitaj origine en Esperanto, lernolibroj ĝis beletraĵoj – kaj ĉio ĉi en Esperanto! Pli ol 130 varoj, kaj nia sortimento pli kaj pli kreskas! Regule ni aldonas al nia kolekto novajn librojn, inter ili la plej lastaj estas: La domo ĉe Pu-Angulo, eldonita fine de 2021; romano Solaris, de la sama jaro; la plej aĉetataj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG, eldonita en 2020) kaj Manlibro pri instruado de Esperanto (eldonita en 2020). Krom tio ĉe ni estas raraj ekzempleroj, kiujn malfacile trovi aliloke, ekzemple Hungara antologio (eldonisto Corvina, 1983).

E@I peras en eldonagado kaj ĝojus vidi novajn aŭtorojn ĉe siaj librobretoj, se vi revas krei Esperantan verkaĵon ni forte rekomendas aĉeti kaj pristudi la Manlibron de la sendependa verkisto ĉe mendu.ikso.net.

Kia diferenco estas inter fizika librovendejo kaj interreta? Kutime ĉestrata librovendejo ebligas konatiĝi kun verkaĵo – tuŝi kaj foliumi ĝin. Ni solvis tiun problemon – Interret-aĉeto estu ne malpli komforta! Vi povas vidi ĉe nia retejo la unuajn paĝojn de libroj, konatiĝi kun ĝia enhavo kaj tiel ricevi unuan impreson pri elektita varo. Krom tio vi facile trovos ecojn de libro (longeco, grandeco, pezo) kaj jam povas prepari precizan lokon sur via libro-breto.

Granda avantaĝo de mendado ĉe nia butiko: ni kalkulas ŝparitan lokon en via pakaĵo. Ni konas precize la pezon de ajna varo, bezonatajn skatolojn, adresŝildojn, ŝtopaĵojn. Kaze ke en via pakaĵo restos ankoraŭ libera loko ĝis maksimuma pezo, vi estos sciigita pri eblo almendi ion kaj ne pagi pli por la sendokostoj.
Laŭ la opinioj de psikologoj, libro estas bonega ilo por akiri informojn, krei proprajn strategiojn surbaze de priskribita homsperto, distriĝi de malfacilaj pensoj, senti sin envolvita al aventuroj kaj diversmaniere ĝui la legadon kaj profiti de ĝi. Ĉiujn tiujn avantaĝojn eblas ricevi ne nur de papera libro, ankaŭ bitlibro ne malbonas! Male, ĝi ne postulas sendokostojn kaj ŝparas ne nur vian monon sed ankaŭ arbojn. E@I vidas kiel unu el siaj taskoj pligrandigi la kvanton da bitlibroj en retbutiko. Hodiaŭ ni havas 2 Esperantajn bitlibrojn – La aventuroj de Milan Rastislav Štefánik kaj Manlibro pri instruado de Esperanto, en niaj planoj estas akiri pli da bitlibroj.

Krom verkaĵoj ĉe mendu.ikso.net eblas mendi aliajn esperantaĵojn – insignojn, T-ĉemizojn, mustapiŝojn, skribilojn, Esperanto-ludojn, buŝmaskojn, glumarkojn, kajerojn, magnetojn, etikedojn. La retejo havas intuici-kompreneblan menuon kun diversaj kategorioj, kiuj plifaciligas serĉadon. La sistemo de pagado estas moderne agordita (eblas pagi per bankokarto, banka ĝiro, PayPal, UEA-konto), ĉiuj mon-trasendadoj estas sekuraj. Niaj prezoj bonflanke surprizos vin, ni strebas ke Esperanto-varoj estu akireblaj kaj samtempe bonkvalitaj!

Vizitu nian retbutikon ĉe mendu.ikso.net kaj trovu ion interesan por vi!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.