KAEST festis sian 40-jariĝon

La 19-a KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) okazis de la 18-a ĝis la 21-a de oktobro 2018 en la urbeto Modra-Harmónia, Slovakio. Ĝi estas ekde 2010 jam la kvina konferenco, kiun organizis E@I (Edukado@Interreto), neregistara asocio baziĝinta en Slovakio. Dum 2018 oni tamen festas datrevenon, ĉar KAEST estis kreita antaŭ 40 jaroj: ĝin unuafoje okazigis la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj en la jaro 1978.

Ĉi-jare partoprenis 69 homoj el 13 landoj (vidu ĉi-sube detalan grafikaĵon) por aŭskulti pli ol 30 prelegojn pri evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko (kio estis la ĉeftemo de la ĉi-jara konferenco), aŭ pri aliaj temoj kiel biologio, astronomio, lingvistiko, kulturo. Unuafoje en KAEST, pluraj prelegoj estis filmitaj kaj rekte enrete elsendataj (nun ili estas libere videblaj en YouTube). Tion ni dankas ĉefe al filmisto Pavol Kaščák kaj la malavara subteno de ESF. Tiuj filmitaj prelegoj ankaŭ troveblas pere de la retejo de KAEST 2018. Ankaŭ la “neĉeftemajn” prelegojn oni filmis, sed tiuj bezonas ankoraŭ teknikan prilaboron kaj aperos en YouTube pli poste.

Grafikaĵo: procento de aliĝintoj laŭ landoj. Centre troviĝas laŭlandaj aliĝintoj dum KAEST en 2018. Rande troviĝas laŭlandaj aliĝintoj dum la kvin lastaj KAEST ekde 2010.

La prelega programo de la evento estis riĉe reprezentita de vere buntaj fakoj kaj diversspecaj sciencistoj kaj/aŭ teknikistoj. Jen almenaŭ kelkaj el ili: Orlando Raola el Usono prezentis la problemaron de la kemiaj elementoj pere de sia prelego “La Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj: Cent kvindek jaroj post Mendelejev”. Marek Blahuš el Ĉeĥio prezentis temon de relative nova scienco: “Genetika genealogio – nova paradigmo en la studo de deveno kaj parenceco”. Jozef Reinvart, slovaka diplomato kaj EEU-estrarano prezentis rezultojn de la lingvo-politika MIME-projekto: “Vademecum de multdisciplina projekto ‘Movebleco kaj inkluzivo en multlingva Eŭropo’”. Carlos Spínola el Hispanio elpaŝis kun la temo “Gravitaj kaptiloj en planedaj sistemoj: Lagranĝaj punktoj kaj nova paradigmo de kosma esplorado” Francesco Maurelli – TEJO-estrarano proponis temon “La rolo de scienco en la UN-Celaro 2030: vojoj al daŭripova mondo”. Peter Baláž prezentis du temojn, la unua estis pri la novaj aktivaĵoj de E@I, la dua “Moderna edukado kaj nuna mondo – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?”

Wera Blanke (partopreninto eĉ de la unua KAEST en 1978) kun Peter Baláž, organizanto de la nunaj KAEST-oj, kunordiganto de E@I

Krome okazis aldonaj ludaj programeroj: dum la unua vespero interkonaj ludoj estis proponitaj por volontuloj, kaj dum la aranĝo eblis ankaŭ provi la ludon “Paŝklaku”, danctapiŝan seriozan ludeton kiun kreis Kryštof Klestil dum sia volontulado ĉe E@I kadre de Eŭropa Volontula Servo. Charlotte Scherping Larsson kaj Sasha Murr siaflanke prezentis “Tiel La Viv’”, seriozan rolludon, kies celo estas konsciigadi pri malhelpoj kiujn povas renkonti diversgrupaj homoj kiaj ekzemple samseksemaj, fremdaj aŭ handikapitaj homoj dum sia vivo.

Surbendigo de la elsendo por la podkasto kern.punkto – redaktoroj de la elsendoj kun siaj du gastoj

Inter aliaj ekster-prelegejaj programeroj okazis ankaŭ vingustumado dum vendreda vespero kaj agrabla suna ekskurso al kastelo Červený Kameň dimanĉe posttagmeze. Dum la aranĝo funkciadis samtempe libroservo kaj “lib(e)ra interŝanĝo” por homoj, kiuj ŝatas donaci siajn superfluajn librojn anstataŭ lasi ilin sur breto.

Aldona pluso de la evento: la prelegoj de KAEST (kiel jam kutime) aperos ankaŭ libroforme, en la prelegkolekto, kiu estas preparata por eldono printempe 2019.

Venontfoje, ĉiuj estas kore invititaj por denova festa jaro dum la 20-a KAEST, en oktobro 2020!

Verkinto: Salomé Hug
EVS-volontulo en E@I

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.