Je kiom da movoj vi kapablas solvi la faman Kubon de Rubik?

En julio 1981 Morwen Thistlethwaite pruvis, ke 52 movoj sufiĉas por la solvo. Ekde tiam la numero pli kaj pli malkreskis. En aŭgusto 2008 estis pruvite, ke la Kubo de Rubik povas esti solvita je 23 movoj. Ĉu eblas, ke sufiĉas eĉ malpli da movoj?

Ĝis nun oni ja supozis, ke la Rubik-kubon eblas solvi ĉiam per maksimume 20 movoj, tamen scienca pruvo de tio mankis. Ekde 1995 estis pruvite, ke kelkaj pozicioj estas solveblaj ĝuste per 20 movoj, ne malpli.

La kvarono Morley Davidson, John Dethridge, Herbert Kociemba kaj Tomas Rokicki pruvis per komputila testado de ĉiuj eblaj eliraj pozicioj, ke ĈIAM, ĉe ĉiuj pozicioj sufiĉas nur 20 movoj. Komplika testa aplikaĵo estis lanĉita en la grandega farmo de la kompanio Guglo.

Ĉar la suma nombro de diversaj eliraj pozicioj estas pli ol 4,3 x 10 ^ 19, devis esti uzita komplika matematika aparato kaj nia kvarono dividis la poziciojn al grandaj grupoj, kiujn eblas elprovi samtempe. Ili sukcesis redukti la grandegan nombron al 55,9 milionoj da grupoj.

Ilia algoritmo sekve serĉis por ĉiuj pozicioj el unu grupo solvon je maksimume 20 paŝoj. Se oni uzus 2,8 GHz-an kvarkernan prosesoron de Intel kun la kerno Nehalem, por unu grupo tio daŭrus ĉ. 20 sekundojn. Sume do oni bezonus 35 jarojn da kalkulado. La kalkuladon tamen faris la kompanio Guglo sur siaj serviloj kaj bezonis por tio nur kelkajn semajnojn.

Pliajn detalojn legu en la retejo cube20.org.

Kio estas Kubo de Rubik?

Kubo de Rubik estas la patentita mekanika paciencoludo, kiun eltrovis hungaro RUBIK Ernő kaj kiu populariĝis kaj disvastiĝis en la 1980-aj jaroj.

La kubo estas dividita laŭ alto, larĝo kaj profundo je tri ebenaĵoj, kiuj estas laŭplaĉe turnigeblaj en 90-grada paŝo ĉirkaŭ akso. Tie la pozicioj kaj la situoj de la diversaj eroj ŝanĝiĝas preskaŭ laŭvole. La eksteraj videblaj surfacoj de la eroj estas kolorigitaj. En la baza pozicio la kubo havas sur ses flankoj ses diversajn kolorojn.

La celo estas reakiri la bazan unuecan pozicion, kiam ĉiu flanko havas unuecajn kolorojn. Tio okazas el miksita kolorflanka kubo per turno ĉirkaŭ tri aksoj.

Fonto: cube20.org, eo.wikipedia.org, dsl.sk

3 thoughts on “Je kiom da movoj vi kapablas solvi la faman Kubon de Rubik?

  1. Jam pli frue estis pruvita, ke ekzistas pozicioj, kie vere ne eblas en malpli ol 20 movoj. Do, la nova eltrovo estas nun vere la fino de la esploroj pri la kubo de Rubik.

  2. jes, kaj nun povas komenciĝi esploroj, je kiom da movoj MAKSIMUME eblas solvi ĝin. mi proponas min mem kiel la plej kompetentan personon por tio 😀

  3. Nu, oni ĉiam povas plilongigi la daŭron ĝis iu solvo per tio, ke oni ripetas la saman movon kelkfoje …
    Por ke tio estu interesa problemo, ni vortumu ĝin tiel:

    Kio estas la plej longa sinsekvo de movoj tiel, ke ne neniu pozicio ripetiĝas eĉ unufoje?
    (Mi supozas, ke ekzistas pluraj tiaj samlongaj sinsekvoj, do la demando estas ne pri la sinsekvo, sed pri ties longeco.)

Comments are closed.