Jar-kompaso – planu novan jaron en Esperanto

Ĉu vi kutimas jarfine (aŭ jarkomence) sumigi vian pasintan jaron kaj plani la alvenantan? Ĉu vi eble starigas al vi iujn novjarajn rezoluciojn aŭ planojn? Se ne, pripensu, ĉu vi eble ne emus komenci fari ilin ĝuste nun. Se vi jes faras, jen venas bona helpilo por vi – kaj eĉ rekte en Esperanto!

La novjaraj rezolucioj povas ŝajni por pluraj homoj eble bagatelaĵo, aŭ „perdita tempo“, ĉar ni sekve tre ofte ne obeas ilin, tro rapide cedas pri niaj planoj, deziroj, atendoj. Tio tamen ne devus esti kialo por ke ni rezignu pri ili – tute male! Indus pli atenteme kaj realisme plani kaj ĉefe – elteni, motiviĝi kaj fine – kompari niajn planojn kun fina rezulto. Tial povas utili ĉi-speca helpilo – por eviti plian jaron kun nerealigitaj novjaraj promesoj. Ja se ni ne havas anticipe klare markitan vojon irotan, ne eblas sekve kontroli, ĉu ni atingis la celon.

Jar-kompaso – utila helpilo por jaraj vivo-planoj

Por ĉiuj, kiuj bezonas helpon pri planado de sia sekva jaro (kelkaj eble ne kapablas bone vortumi/elpensi taŭge siajn promesojn/atendojn, kelkaj entute ne kutimas plani sian jaron, kelkaj eble tro rapide rezignas…) ekzistas jam de 2012 retejo, kiu havigas senpage en multaj lingvoj broŝureton, kun la titolo „JarKompaso“. La broŝuro haveblas en la retejo en 60 lingvoj, inkluzive de Esperanto!

Jen ĝi: https://yearcompass.com/eo/

La bruŝuron ja eblas uzi pli ĝenerale – por plani siajn vivo-planojn, aŭ ankaŭ specife – pri iu konkreta afero (ekzemple eĉ pri lernado de Esperanto aŭ alia/j lingvo/j)

Ĉiukaze ĝi estas tre bona kaj praktika broŝuro, rekomendinda al ĉiu.

Jen kiel la projekto prezentiĝas rekte en sia retejo:

Kio estas JarKompaso?

JarKompaso estas senpaga libreto, kiu helpas al vi repensi pri via jaro kaj plani la sekvan. Kun aro da atenteme elektitaj demandoj kaj ekzercoj ĝi helpas al vi malkovri viajn proprajn vivkutimojn kaj dizajni vian idealan jaron por vi mem.

Lernu de viaj eraroj, festu viajn venkojn kaj planu la vojon, kiun vi deziras paŝi. Ĉio, kion vi bezonas, estas kelkaj trankvilaj horoj kaj nia libreto.

Novjaraj promesoj ne funkcias. JarKompaso jes — al pli ol miljono da homoj tra la mondo ekde 2012.

Aliĝu al ni kaj dizajnu vian idealan mem!

En la retejo vi trovos 3 paŝojn por ekhavi la bruŝoron:

1) ELEKTU VIAN LINGVON

Haveblas ĉ. 60 lingvoj, inkluzive Esperanto!

2) ELEKTU FORMATON

Standarda (por printi kaj poste plenigi per skribilo) / Cifereca (Vi povas plenigi la PDF-on uzante vian komputilon. Kaj printi la libreton poste.)

3) ELEKTU GRANDECON

A4 aŭ A5

Do jen, se vi jam elŝutis kaj printis ĝin (aŭ planas plenigi en komputilo) – komencu planadon de la jaro 2023 – kaj laŭeble dumjare kontrolu viajn planoj, dezirojn. Tio ankaŭ povas helpi re-veki motiviĝon elteni, daŭrigi, progresi. Ĉar ne forgesu gravan citaĵon: „Revo, kiu ekhavas limdaton, iĝas plano.“ Do ek – planu vian sekvan jaron kun la JarKompaso – kaj fine de 2023 vi povas kontroli, ĉu viaj planoj realiĝis, aŭ modifi ilin laŭbezone por la sekva jaro.

Peter Baláž (Petro)

One thought on “Jar-kompaso – planu novan jaron en Esperanto

  1. Unuavide interesa retpaĝo, duavide seniluziiganta… la lastaj afiŝoj ĉiuj estas pli aĝaj ol ok monatoj, la unua paĝo eĉ reklamas pri okazonto de renkontiĝo en 2022, do estas eĉ pli aĝa ol unu jaro 🙁

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.