iPhone kiel legilo de elektronikaj libroj?

Ankaŭ per iPhone eblas legi elktronikan literaturon kaj e-libroj estas por Apple profita bizniso. Ĉu regos iPhone sur merkato de e-libroj simile kiel ĝi sukcesas en kampo de ludoj?

Laŭ la plej novaj datumoj venis iPhone sur alian, ne malpli gravan merkaton – merkaton de elektronikaj libroj. Post sufiĉe sukcesa etabliĝo de ĉi tiu aparato kiel ludplatfomo kaj konkurenco por konzoloj Sony PSP kaj Nintendo DS (kiujn ĝi tute superregas en nombro de venditaj pecoj kaj ofertataj titoloj), nun ĝi iĝas konkurenco por legiloj de e-libroj Kindle.

Sed surprizo estas, ke neniu venis kun ĉi tiu ideo jam antaŭlonge – tuŝekrano estas ja kiel kreita ĝuste por legado de e-libroj, App Store (kiu antaŭnelonge anoncis 2 miliardojn da venditaj aplikaĵoj) pretas por simila varo kaj interesiĝo pri elektronikaj libroj sendube ekzistas.

Kio estas ĝiaj avantaĝoj kompare kun specializiĝintaj legiloj, kiel ekzemple Kindle? Unuavice grandeco – iPhone havas grandecon de standarda telefono kaj estas tre maldika, kion ankoraŭ ne kapablas oferti aparatoj kiel Kindle. Sekva argumento estas ankaŭ problemoj kun aŭtoraj rajtoj.

Unu el pluaj avantaĝoj estas ankaŭ disvastiĝo de ĉi tiuj aparatoj – aparatojn iPhone aŭ iPod Touch posedas ĉirkaŭ 57 milionoj da homoj, kun kio ne eblas kompari nombron da uzantoj de Amazon Kindle.

Kial subite tiom granda interesiĝo pri legado de e-libroj per iPhone? Ĉar lastan monaton oni vendis per App Store pli multe da e-libroj ol varo el kategorio Ludoj, kio okazis unuan fojon en historio de ĉi tiu vendejo. Kaj tendenco de ilia vendado daŭre kreskas.

Fenomeno de elektronikaj libroj aperas nur malrapide, iom post iom, sed avantaĝoj estas evidentaj – pli bona organizado, pli favora aĉeto, ŝparo de loko aŭ pli granda privateco dum legado. Kun malmultekostaj tekokomputiloj kun tuŝekranoj oni atendas ankaŭ pluan kreskon de ĉi tiu merkato.

Peter Funka
fonto: inet.sk
(la artikolo estas mallongigita)

One thought on “iPhone kiel legilo de elektronikaj libroj?

Comments are closed.