Interretaj adresoj jam ankaŭ kun diakritaj signoj kaj en aliaj alfabetoj

Foto: Stock.XCHNG

Interreto submetiĝu al unu el la plej grandaj ŝanĝoj en sia historio. Oni atendas, ke Interreta korporacio por asignado de nomoj kaj numeroj (ICANN) interkonsetos dum sia aktuala kunsido en sudkoreia Soul pri skribado de interretaj adresoj ankaŭ per alia skribsistemo, ne nur per latina alfabeto, kiu ĝis nun regis en interreto.

ICANN estas neprofita organizo, kiu prigardas manieron de uzado de interretaj domajnoj. Ĝiaj membroj renkontiĝas ĉi-semajne en Soul. Ĉefa punkto de ilia programo estas interkonsento pri skribado de interretaj adresoj per diversaj skribsistemoj, kiel rusa azbuko, hinda dévanágarí, greka, araba aŭ japana alfabeto.

“Temas pri la plej granda teknika ŝanĝo en interreto dum 40 jaroj de ĝia ekzisto,” diris ĉefo de konsilio de ICANN Peter Dengate Thrush. Li atendas, ke ICANN akceptos ĉi tiun ŝanĝon dum sia kongreso.

Nova plenuma direktoro de ICANN Rod Beckstrom anoncis, ke kaze de akcepto de la ŝanĝo komencos la organizo akcepti petojn pri registrado de domajnoj en aliaj skribsistemoj en duono de jaro 2010.

“Ni certas pri tio, ke ĝi funkcios, ĉar ni testis ĝin dum lastaj kelkaj jaroj. Ni vere pretas por tio,” diris Beckstrom.

ICANN atendas, ke per jena ŝanĝo la interreto iĝos ankoraŭ pli alirebla por homoj vivantaj en landoj, kie oni ne uzas latinan skribsistemon.

Informis agenturo AP.