IJK – la fojo, kiam mi rompis mian ŝargilon

IJK – (Internacia Junulara Kongreso) – estis multaj novaj renkontoj kaj multaj prelegoj. Ĝi estis la konfirmo, ke ĉi tiu EVS estas la bona, mia EVS, kaj tiu, kiu povas ŝanĝi kaj lernigi min plej multe – pli ol iuj aliaj.

Mi memoras, ke mi iam demandis mem, ĉu Slovakio, pli ol alia lando, igis min kreski kaj permesi al mi scii pli. Kaj, nun, kiam mi vizitis Bratislavon, Altajn Tatrojn, Partizánske aŭ Trenčianske Teplice, mi povas respondi jes. Sed la lokon, kiun mi plej ŝatis, estis Liptovský Hrádok.

Ĉi-jare, IJK okazis en  tiu urbo, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto. Kaj, se SES jam estis la kulmino de mia EVS, IJK estis ĝia perfekta eĥo. Fida kaj sincera eĥo, ke ĉiuj kongresoj de Esperanto kaj ĝia komunumo ĉiam estos la loko, kie mi sentas min hejme.

Por esti honesta, la unuan tagon mi vere maltrankviliĝis. La vojo estis malfacila, longa kaj plena de tordoj (sed ne tiel multe kiel la reveno!), metante severan malfacilecon al mia bona franca koro. Tamen mi estus ŝatinta, ke ĉi tiu semajno neniam finiĝu. Mi retrovis amikojn, kiujn mi ekkonis dum SES, kaj mi malkovris novajn personojn.

Ĉar mi estas EVS-volontulo, mi devis partopreni la konferencon pri aktiva aŭskultado. Se ĉi tio estis limigo komence, mi rapide tre ĝuis ĝin, kaj mi ankoraŭ memoras iujn vortojn, kiujn ŝanĝis mian vidon pri aferoj, pri aliaj homoj kaj pri mi mem. Ni povas nur lerni en Esperantujo kaj neniuj mapoj povas gvidi vin: la komunikado kaj via koro estas la solaj, kiuj povas konfirmi, ke jes, por matenmanĝi vi devas transiri la vojon, arbaron, tri plaĝojn kaj limon. Kaj la drinkejo? Ĉu vere necesas memori ĉiujn obstaklojn por ĉiuj, kiuj deziris trinki kaj danci? Mi almenaŭ povis esti certa, ke mia amo por Tatra Teo estis sincera – kvankam modera.

Mi ankaŭ partoprenis en prelego pri antaŭjuĝoj – mi lernis malmulte ĉar mi jam sciis, sed mi estis tuŝita antaŭ de tiuj homoj, kiuj ŝanĝas la mondon, en ĉi tiu mondo, kiu jam evoluas. Mi estis feliĉa kaj interesita pri interŝanĝo pri ĉiuj specoj de temoj kun vi ĉiuj – kaj kun vi, kiuj venos.

Fine, sen mencii la afablecon kaj organizadon de la membroj de IJK, ilian ĉarman hundon aŭ iliajn belajn glumarkojn – mi tamen volas memorigi al vi, kiom ĉio estis agrabla, preciza kaj kiel la bona humuro estas invitita ĉiufoje – eĉ la fojon, kiam mi rompis mian ŝargilon kaj pro tio pasigis pli da tempo kune kun centoj da amuzaj kaj amikaj esperantistoj. Multaj nomoj venas al mia menso nun – precipe tiuj francoj, kiuj scias nur paroli france. Sed ne maltrankviliĝu, se vi aliĝos al ni, ni ĉiam scios paroli en nia komuna kaj familia lingvo, Esperanto.

Mi finos per danko. Sincera kaj ama danko – danko plena de ĉi tiuj memoroj kaj fotoj, kiujn mi konservas precize, danko ridanta, certe memorante la agadon de kelkaj sur la scenejo, bonkora danko, danko dancata per via muziko, danko, kiu vojaĝas kaj kiu hodiaŭ parolas lingvon, kiun ĝi havi kiel gepatran lingvon – dankon.

Ĉi tiun artikolon verkis Léa Pillot-Colin kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.