IJF Grupfoto

IJF 2024: riĉa semajno en Italio

Ekde la 27a de marto ĝis la 2a de aprilo okazis la 47-a IJF (Internacia Junulara Festivalo) en Serrada di Folgaria, Italio. Organizita de IEJ, tiu septaga evento havis la ĉefan temon «La pontoj trans la montoj».

Krom la kutimaj programeroj (interkona vespero, trinkomanĝa nokto, internacia vespero), la partoprenantoj proponis ankaŭ aliajn. Lingvokursoj (esperanto kaj la itala), diversaj prezentadoj, ekskursoj, prelegoj, atelieroj… ĉiu povis trovi sian feliĉon!

 

Trinkomanĝa nokto
Filozofia debato
Vizito de muzeo
Grupfoto en Rovereto

 

 

Alia grava evento okazis dum la evento mem: seminario kies la temo estis «Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo» granda nomo, je la skalo de ĝia graveco. Do, dum la aliaj amuziĝis, promenis kaj trinkis teon, tiu grupo de frenezuloj laboris por lerni pli pri la temo, kundividi spertojn, krei materialon por ilustri ĝian laboron, kaj multe pli. (Ne zorgu, ni tamen bone pasigis la tempon).

Ĉar la temo interesis min (kaj ankaŭ permesis min partopreni IJF-on senpage), mi decidis esti seminariano. Estis okazo por mi plibonigi miajn sciojn pri tiu temo, sed ankaŭ aŭskulti la vidpuktojn kaj spertojn de la aliaj partoprenantoj. La taskoj estis tre diversaj: lernado kaj teoriaj partoj, energigiloj (gravaj por ke ĉiuj kiuj ne multe dormis povu bone vekiĝi), kreado de materialoj, prezentadoj, eĉ granda rolludo realskale!

Ni ankaŭ havis la ŝancon renkonti rete ukrainan rifunĝinton kaj vizan oficiston de belga ambasadejo. Estis oportuno por ni aŭskulti iliajn historiojn kaj sentojn. La renkontiĝo estis tre kortuŝa, sed ankaŭ plena de forteco kaj optimismo.

Niaj faciligantoj Vojtek kaj Albert multe helpis per iliaj konoj, spertoj, kaj komfortigis nin por sukcesi bone labori kune, do koran dankon al ili!

Nia seminaria maskoto “Ugo”

 

Krom tiu intensa seminario, estis vigla noktovivo (kial dormi kiam oni povas amuziĝi?). Krom la trinkomanĝa nokto, la itala vespero kaj la internacia vespero, ni povis ludi, babili, promeni, spekti teatradon, fari artaĵojn trinkante teon/bieron, kaj ĉiam danci (eĉ silente!). Mi ege ĝuis tiun eventon, dum kiu mi retrovis amikojn, sed ankaŭ trovis novajn.

 

Kaj… unu el la plej GRAVAJ ANONCOJ de tiu seminario (almenaŭ por mi) estis la oficiala prezento de la sufikso «-ug-». Se vi ankoraŭ ne konas, ne zorgu(g), vi baldaŭ uzos ĝin.

Dankon al IEJ pro la organizado, dankon al la Consilio de Eŭropo pro la subvencioj, kaj dankon al ĉiuj pro la bona humoro, kaj belaj kontribuoj!

 

 

 

Lea GAVOILLE

Volontulo ĉe E@I, veninta de EKC (Esperanto-KulturCentro en Tuluzo)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.