Homaj rajtoj kaj Esperanto… kiel komputila ludo

Vidinte la unuan duonon de la titolo, ĉu vi esperis je io serioza? Do, tio dependas je kiom serioze vi interesiĝas pri logikaj komputilaj ludoj. 😉

La baza ideo estas simpla. Vi veturigas vagonaron tra fervojoj, kolektante vagonojn. Ĉiu nova vagono estas aldonita al la fino de la vagonaro, tiumaniere iom post iom plilongigata. Kaj komencas problemoj, ĉar ju pli longa estas la vagonaro, des pli atente vi devas ĝin veturigi, por ke ĝin ne karamboli kun si mem (feliĉe, aliaj karamboleblaj objektoj en la ludo ne ekzistas). Tamen, tiuj problemoj ne estas eviteblaj, ĉar la celo de la ludo estas kolekti ĉiujn vagonojn. Estas do bone ekde la komenco pripensi la lastajn movojn… kaj ne forgesi aŭ ne konfuzi ilin ludante. Tio ne estas problemo dum la komencaj niveloj – tie vi nur zorgu por ne Mobile Phone Recovery: Stellar Phoenix Windows recover lost files gives users the ability to recover everything stored on a smartphone’s internal storage or memory card. fari simplan eraron – sed fariĝas nepra dum la postaj.

Krom vagonoj aperas sur la fervojoj ankaŭ kelkaj kolekteblaj aĵoj influantajn la ludmanieron, ekzeple plirapidigantaj vian vagonaron, aŭ malplilongigantaj la distancon inter unuopaj vagonoj.

Post ĉiu sukcese finigita nivelo montriĝas hazarda artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se vi sukcesos elekti la ĝustan numeron de artikolo, vi ricevos pluajn poentojn. Poste la ludo daŭrigas je la sekvanta nivelo.

Retpaĝo de ludo: http://ri-li.sourceforge.net/

Por elŝuti la ludon, klaku al supra ligilo „Download“ kaj trovu vian operaciumon. Subtenitaj estas Vindozo, Linukso, Mac OS X, kaj AmigaOS4.


Lokomotivo en la supra parto alproksimiĝas al katastrofo, se mi ne turnos la ruĝan sageton alidirekten.


Ĉu vi parkere scias la Deklaracion? Almenaŭ vi havos tempon por iom ripozi de la freneza veturado.


Komenca ekrano oferas la liston de lingvoj. Ĉu la internacia lingvo povus manki? Certe ne. 😉


Ankaŭ la agord-menuo estas simpla kaj ludileca.

5 thoughts on “Homaj rajtoj kaj Esperanto… kiel komputila ludo

  1. Interesa kombino de amuzo kun “testado” pri scioj de UN-deklaracio – nepre ni pripensu ion similan por Esperanto (eble realigi “Trajnon Zamenhof irantan al UK – kolektante verdajn stelojn (au “denaskulojn” survoje 🙂 kaj post ĉiu sukcesa parto aperu unu ĉapitro de la Praga Manifesto?) Certe inspiriga maniero instrui kaj amuzigi samtempe.

Lasi respondon al rubulo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.