Guglo prezentis programadlingvon plifaciligantan evoluigon de aplikaĵoj

Guglo prezentis novan programadlingvon, kiu laŭ kreinto plifaciligas skribadon de kodo, tamen ne malaltigas potencon de la koncernita aplikaĵo.

La kompanio ekevoluigis la lingvon fine de jaro 2007 kaj kunlaboris pri ĝi ekz. Ken Thompson, aŭtoro de Unikso kaj lingvo B, kiun Dennis Ritchie evoluigis al lingvo C, kaj Rob Pike, membro de teamo en Bell Labs (kiu evoluigas Linukson) kaj kun Thompson kunaŭtoro de plibonigoj por Unikodo kaj UTF-8.

La novaĵo nomiĝas Go, estas open source kaj plibonigas ekzemple administradon de programkomponentoj por ripetata uzado, ekz. bibliotekoj. Ĝi subtenas ankaŭ evoluigon de programoj, uzeblaj en multprocesoraj sistemoj. Guglo mem laŭdire antaŭ prezento de la lingvo longtempe sukcese testis ĝin kaj promesas preskaŭ tujan kompiladon kaj rapidecon kompareblan kun programoj en lingvo C.

Subtenataj operaciumoj estas Linukso kaj Mac OS X, subtenataj arkitekturoj estas 32- kaj 64-bitaj arkitekturoj x86 kaj ARM.

Guglo samtempe prezentis ankaŭ novan serĉservon por grandaj retaj vendistoj. Temas pri solvo Google Commerce Search, kiu ofertos progresintajn funkciojn, ekz. rekonadon de sinonimoj kaj partumantaj firmaoj pagos por ĝi 50 mil dolarojn jare. Ĝi servos por mil plej grandaj vendistoj en ĉiu lando. Servo estas integrita kun aliaj sistemoj de Guglo, kiel Merchant Center (konata kiel Google Base) aŭ Product Search.

Kaj finfine, Guglo kune kun Novell anoncis, ke Pulse, nova produkto de Novell por kreado de entreprene orientitaj sociaj retoj, estos integrita kun platformo Google Wave kaj ebligos k. a. kunlaboron de dungitoj pri diversaj dokumentoj. Pulse ebligas agordi, kie povas dungitoj publikigi informojn el sia propra kampo de hobioj kaj kreitajn komunumojn eblas poste kunhavigi inkluzive de sciigoj pri novaj mesaĝoj. Pulse surmerkatiĝu venontjare, unue kiel gastita servo, poste kiel memstara aplikaĵo.

fonto: computerworld.cz, dsl.sk, abclinuxu.cz