Guglo malkovros sian novan operaciumon

Google Chrome OS - ekrankopio

Nova operaciumo de Guglo aperu jam dum venontaj tagoj. La firmao informis pri siaj intencoj ĉijare julie.

Pri planata publikigo de laborversio de la operaciumo informis paĝaro TechCrunch.com, kiu apeliĝas pri privataj fontoj el firmao Guglo.

La sistemo laŭdire jam ekzistas, ankaŭ kun unuaj aplikaĵoj, tamen je peliloj necesaj por granda gamo da aparataro ni ankoraŭ atendu. Pri ilia atingebleco zorgu produktistoj.

Kiom multe ĝi similos al Android kaj kion ni povas atendi de ĝi, malkovros nur ĝia aperigo. Pri pli detalaj informoj Guglo ĝis nun avaras.

fonto: pocitace.sme.sk

2 thoughts on “Guglo malkovros sian novan operaciumon

  1. Ŝajnas ke ĝi utiligas ian grafikinterfacon de Linux, ja Google tion rajtas…Eĉ deponejon ŝajne havas, la grandan avantaĝon de Linux.

    PS: Katjo, ĉu vi povas klarigi al mi kial vi uzadas nomojn Firefox, Twitter, MS Office (kio laŭ mi bonas) sed ankaŭ deformitajn nomojn kiel Guglo anstataŭ Google, Vindozo anstataŭ Windows ktp.? Miksado de tiuj du esprimmanieroj estas por mi deformado de la lingvo , kaj deformado de nomoj estas aĉigado de iliaj firmaoj.
    Mi memoras diskutmiliton ĉe Vikipedio (esperantlingva versio tiun nomon havas oficiale, pro tio mu ĝin uzadas) rilate al nomo de Firefox. Estis proponoj por nomi ĝin Firefokso, Fajrofokso, Fajrfokso, Fajrovulpo, Fajrvulpo. Fine nomo de la paĝo estas “Mozilla Firefox” sed en teksto troviĝas kelkaj eraroj de antaŭaj versioj.

  2. Ĝuste pri tio mi longe dubis. pri “Google” kaj “Vindozo” mi decidis uzi la esperantigitan formon nur tiufoje, kiam la nomo staras sola, ne kiel parto de pli longa nomo. temas ja pri famaj nomoj, do ne ekestu ĉi tie miskomprenoj.

    se vi rifuzos esperantigitajn formojn, vi ne povas uzi ankaŭ vortojn kiel “gugli”, event. “guglumi” ktp. ĉu vi volas, ke kun Esperanto okazu sama afero kiel kun “malpli grandaj” naciaj lingvoj? (vidu ekzemple nian slovakan)

    ne eblas traduki ĉiujn nomojn, kompreneble. kontraŭ tio neniu ion povas fari kaj ankaŭ nenion farU (almenaŭ laŭ mi)

    krome, laŭ vi uzi ilin estas aĉigado de la firmaoj. laŭ mi uzi sintakson “uzadas na Firefox” estas aĉigado de nia lingvo mem.

Comments are closed.