Google Translate jam subtenas Esperanton!

Grava novaĵo, pri kiu ni tiom longe atendis: hieraŭ, la 22-an de februaro 2012, Guglo aldonis Esperanton al la tradukservo Google Translate kaj igis ĝin tiel 64-a subtenata lingvo. Nun do eblas traduki per la servo kaj tekstojn, kaj retpaĝojn el/al Esperanto, en kombino kun 63 aliaj lingvoj de la mondo.

Kiel oni skribas ĉe oficiala blogo de la servo, la teamo estis vere surprizita per alta kvalito de maŝintradukado por Esperanto. Ju pli multe da disponeblaj tradukoj por la koncernaj lingvoj, despli kvalita maŝintradukado – sed nombro de tradukoj por Esperanto estas sufiĉe malgranda kompare kun lingvoj kiel la germana aŭ la hispana. Por tiuj disponeblas ekzemple 100-oble pli multe da datumoj; por aliaj prilaborataj lingvoj disponeblas simila kvanto de datumoj kiel por Esperanto, tamen ili ne sukcesas atingi kompareblan kvaliton de maŝintradukado. Nu, por ni esperantistoj estas nek novaĵo, nek suprizo, ke Esperanto estas intence konstruita logike por atingi kiel eble plej facilan lerneblecon… Kaj tiu ĉi eco evidente multe helpas.

Miaj unuaj prov-uzoj de la servo vere impresis min – rezulto (el la slovaka al Esperanto) montras senprobleme kompreneblajn, ofte eĉ senerarajn frazojn! Bone, mi enmetis sufiĉe simplan tekston, sed malgraŭ tio temas pri ĝojiga afero. La servo ebligas sendi retrokupladon kaj pritaksi kvaliton de la koncerna maŝintradukaĵo. Ĉe traduko de retpaĝoj eblas kontribui per pli taŭga traduko de tutaj frazoj. Ni certe uzu la eblecon kaj helpu daŭre plibonigi la servon.

Jen ekzempla frazo – el la supre menciita oficiala anonco:

Now, 125 years later, Esperanto has hundreds of thousands of active speakers, millions of people with some knowledge of the language, and even a few hundred people who learned it from birth, taught by their parents.

kaj traduko per Google Translate:

Nun, 125 jarojn poste, esperanto havas centojn da aktivaj parolantoj, milionoj de homoj kun ioma kono de la lingvo, kaj eĉ kelkaj cent homoj, kiuj lernis ĝin denaske, instruita de liaj gepatroj.

Bela donaco al Esperanto okaze de ĝia 125-jariĝo, ĉu ne? 🙂

One thought on “Google Translate jam subtenas Esperanton!

  1. Bonege! Por mallongaj tekstoj eĉ funkcias parolsintezilo, kvankam nur iom super la limo de kompreneblo… Indas ankaŭ aldoni virtualan klavaron por homoj kiuj ne povas tajpi ĉapelite.

Comments are closed.