Firefox 3.6 ebligas kaŝi menuon

Evoluistoj de populara retfoliumilo Firefox inspiriĝis je ergonomio de Internet Explorer 8. En la nova versio de Firefox eblas kaŝi kaj portempe aperigi menuon.

La menuon oni povas kaŝi post alklako per dekstra musbutono ekz. sur menuo aŭ navigadpanelo. Klavo Alt portempe aperigas la menuon, same kiel en Internet Explorer 8.

Ne temas tute pri novaĵo, ankaŭ pli malnovaj versioj ebligas ion similan (ekz. CompactMenu 2). Sed ĝis nun tio eblis nur helpe de Firefox-aldonaĵoj, tial nur malgranda parto de uzantoj eluzis ĝin.

Celo estas kompreneble ŝparado de vertikala spaco, kio taŭgas ĉefe por tekokomputiloj.

fonto: mozillalinks.org