Firefox 3.5 estas la plej uzata retfoliumilo de la mondo

Se ni kunkalkulos ĉiujn versiojn de retumiloj de unu produktanto, daŭre regas Explorer, sed kadre de unuopaj versioj jam ĝian sepan kaj okan version ekminacas Firefox 3.5.

Multaj uzantoj ankoraŭ ne forlasis malnovan version de Explorer, 6.0; tiuj, kiuj jam trairis al la sepa, estas denove konvinkataj, ke ili trairu al 8.0. Rezulte de tio unuopaj versioj de Explorer komencis perdi elcentojn kompare kun Firefox, kiu ŝajnas esti pli rapida en ĝisdatigado. Danke al tio ekestis interesa situacio: neniu el Explorer-versioj estas la plej uzata retfoliumilo.

Laŭ la plej novaj statistikoj de Statcounter uzas la retumilon Firefox 3.5 21,93% da uzantoj, je dua loko estas Internet Explorer 7.0 kun 21,2% kaj ĝian okan version uzas 20,33%.

Tamen ĝenerale la situacio ne tro ŝanĝiĝis: IE – 55%, Firefox -32.12%, Google Chrome – 5,5%.

fonto: statcounter.com