Faru ekskurson kun mapoj de Google en 8-bitan mondon

Ankaŭ nunjare ne povas manki iu ŝerco de Google! Jam hieraŭ vespere Google lanĉis novan eblecon por uzantoj de mapoj de Google! Nove vi povas vidi mapojn en 8-bita grafiko! Kaj ne nur mapojn, sed ankaŭ fotojn de konata aplikaĵo Street View.

Do, kion fari por ĝui ekskurson? Tajpu en via retumilo adreson http://maps.google.com kaj ĉar bedaŭrinde mapoj de Google ankoraŭ ne ekzistas en esperanto, mi prezentos tiun ĉi novaĵon en angla versio de mapoj. Do, klaku dekstre en la mapo al butono “Quest”. En tiu ĉi momento la mapo ŝanĝos al 8-bita.

Mi provis tuj dum verkado de tiu ĉi artikolo viziti Partizánske, sidejon de E@I.

Partizánske en 8-bita grafiko

Do, Partizánske ne tro belas, sed tio estas ŝajne ankaŭ pro tio, ke en Partizánske estas neniaj historiaj objektoj 🙁

Iom pli detala jam estas ekzemple urbcentro de Vieno:

Centro de Vieno

Provu jam mem serĉi viajn urbojn kaj urbcentrojn! Mi sukcesis trovi bildeton de Koloseo en Romo 😉

Interesa estas ankaŭ provi aplikaĵon Street View en 8-bita grafiko.

El granda kvanto de bildoj mi elektas almenaŭ unu bildon.

Ĉu vi sukcesos ekkoni, de kiu loko estas tiu ĉi bildo?

Belan ŝercotagon! Miropiro