Fariĝu staĝanto de E@I!

Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako?

  • gajnu monon,
  • ricevu studpoentojn,
  • akiru sperton,
  • vivu eskterlande,
  • lernu novan lingvon,
  • kaj helpu al Esperanto!

E@I estas internacia neregistara organizo kiu instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo kaj organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknologioj. Ĝi estas bazita en Slovakio, sed la laboro okazas en la interreto kaj Esperanto estas la laborlingvo.

E@I-staĝanto Marek Blahuš
Marek Blahuš estas la unua staĝanto de E@I, laboranta en Nancio (Francio)

Nuntempe ni serĉas studentojn-esperantistojn, kiuj ŝatus kadre de sia studo pasigi 3 ĝis 12 monatojn laborante por E@I en eksterlando. La staĝanto ne ricevos salajron de E@I, sed lia staĝo estos subvenciata de la programo “ERASMUS Studenta Movlibereco por Staĝoj”. Por tio la studento devos sukcese peti, helpata de E@I, tiun stipendion de sia universitato, kiu devas esti aliĝinta al tiu programo.* La preciza procedo kaj limdatoj malsamas inter la universitatoj, sed la staĝo rajtas okazi inter junio 2011 kaj septembro 2012. Plenigi la formularojn postulas nur kelkhoran laboron, ŝanco gajni la stipendion estas sufiĉe granda. La stipendio estas inter 300 kaj 1000 € monate kaj dependas de la sendanta kaj ricevanta lando, sed estas pli alta ol simila konata stipendio por ERASMUS-studrestado. La E@I-staĝantoj laboru en Bratislavo aŭ, laŭ interkonsento, en alia loko de sia elekto. En Bratislavo E@I helpos serĉi loĝadon; en landoj kun oficiala lingvo alia ol la angla, la germana, la franca kaj la hispana eblas partopreni ankaŭ la “ERASMUS Intensivan Lingvo-Kurson” (EILC).

* Estas nun 5683 tiaj universitatoj; kontrolu vian ĉe http://tinyurl.com/euc2011 – en la lasta kolumno devas esti skribite “EXTENDED”.

Niaj staĝantoj ankaŭ helpas prezenti la agadon de E@I dum renkontiĝoj, seminarioj kaj konferencoj. Do se esti pagata por partopreni Esperanto-renkontiĝojn estis via revo, vi ĵus trovis la manieron kiel realigi tion! 😉

Por pli da informoj alparolu iun el la  E@I-respondeculoj (Peter Baláž, Marek Blahuš), venu al iu el la E@I-programeroj dum JES 2010 aŭ retpoŝtu al marek ĉe ikso punkto net.

Kaze ke vi volus helpi trovi staĝantojn, bv. utiligi aldonitan PDF-version de la artikolo.

5 thoughts on “Fariĝu staĝanto de E@I!

  1. Vi jam trovis min! Mi jam antaŭĝojas jaran restadon en eksterlanda Bratislavo kaj tre ŝatus partopreni intensan kurson de la slovaka! …kompreneble se mia universitato tion ebligas…

  2. Dankon, KuboF, pro via intereso! Via kazo de slovako studanta en Ĉeĥio estas iom speciala, sed ankaŭ por vi troveblas solvo, ekz. forme de interkonsento pri staĝado en alia eksterlando. Dume ni jam aliloke prenis kontakton kun vi kaj plu atendas aliĝojn de pliaj interesiĝantoj, ĉar la nombro de serĉataj staĝantoj ne estas limigita!

  3. Saluton al ĉiuj! :)) Ĉi tie estas skribita, ke tiu cxi programo funkcias por tiuj studentoj, kiuj studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio. Do, se mi loĝas, studis kaj laboras en universitatoj en Rusio, mi ĝuste ne povas partopreni tiun staĝon? Poste estos klare, ĉu mi bezonas demandi pri kelke da aliaj organizaj momentoj pri tiu programo. Dankon anticipe por via respondo al tiu ĉi demando! :))))

  4. Saluton Olga! Koran dankon pro via intereso, sed mi bedaŭrinde devas konfirmi al vi ke vi prave rimarkis ke laŭ reguloj de la ERASMUS-programo, sur kiu nia nuna staĝopropono estas bazita, studentoj el universitatoj en Rusio ne rajtas partopreni. Ja eblus ke partoprenu ruslandano, sed tiu devus esti studento de universitato en iu el la menciitaj landoj – ĉar la financojn al la staĝantoj donas ilia universitato kaj tiu ricevas ĝin (tra siaŝtata administrejo) de la Eŭropa Komisiono kiu administras la programon – kaj tiu siavice nature pretas doni nur al “siaj” landoj. Iam eble ni preparos tiajn kondiĉojn por ke ankaŭ volontulado en E@I pere de la Eŭropa Volontula Servo estu ebla – kaj en tiu programo jam rajtas partopreni ankaŭ ruslandanoj, kaj ne nur studentoj. Tion aranĝi tamen estas malpli facila kaj tial ni ne povas proponi tion jam nun. Mi bedaŭras la nunan staton, ĉar dume al tiu ĉi nia alvoko reagis ĝuste jam pluraj ruslandanoj, sed apenaŭ iu eŭropuniano. 🙁

  5. Dankon, Marek, por via detala respondo! Estas bone, ke mi rimarkis tiun informon pri la reguloj de tiu ĉi programo de staĝoj kaj ankoraŭ ne komencis plani ion pri mia ebla partopreno en la programo. Certe, mi ne studas nun en iu universitato en iu el la menciitaj landoj. Tial mi volus esperi, ke pli poste la programo de volontulado en E@I pere de la Eŭropa Volontula Servo vere funkcios. Se tiu programo estos por ruslandanoj kaj ne nur por studentoj, estos pli bone, certe. Mi jam havas la rangon de la kandidato de filologiaj sciencoj (ĉi tie tiu rango estas preskaŭ egala al Ph.D. en Europo aŭ Usono), kaj nun daŭrigas labori en du universitataj ĉi tie, en Sankt-Peterburgo. Do, se ni parolas pri mia plua edukado, precipe nun mi povas jam nur doktoriĝi aŭ altigi mian profesian kvalifikon kaj konduki sciencajn esploradojn pri lingvistiko aŭ metodoj de la instruado de la angla, germana kaj aliaj fremdaj lingvoj, – aŭ ankaŭ Esperanto, ha-ha (se ne ricevi iun novan specialecon, certe :)). Tial mi pensas ke la dua varianto estu pli ebla kaj reala por mi. Se volontulado en E@I pere de la Eŭropa Volontula Servo estos vere ebla pli poste, informu min pri tio, bonvolu, per retpoŝto aŭ almenaŭ ĉi tie kaj en http://www.lernu.net. Dankon anticipe! Kaj nun mi deziras al vi sukceson pri la nuna programo de staĝoj. Verŝajne, finfine almenaŭ kelke da eŭropuniano ankaŭ interesiĝos pri tiu ĉi programo. Dankon por iu plua informo pri novaj oportunaj programoj de eksterlandaj staĝoj kaj volontuladoj en E@I! :))))

    Estu feliĉa :=)),
    Olga.

Comments are closed.