Fariĝu E@I-volontulo ekde marto aŭ aprilo

Estu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto intencas inviti du novajn volontulojn – kandidatiĝu tuj!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 30-jara) esperantisto el ekstereŭropa lando*?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I!

*La akceptataj landoj estas: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

La ĉi-jaraj volontuloj
La ĉi-jaraj volontuloj

Vi havas ŝancon fariĝi volontulo kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS)! Dum dek du monatoj vi rajtos sen ajnaj kostoj labori kune kun aliaj esperantistoj el diversaj landoj en la ĉefa sidejo de Edukado@Interreto en Partizánske (Slovakio) kaj havos la okazon partopreni kaj mem kunorganizi diversajn Esperanto-aranĝojn, seminariojn kaj konferencojn. Via tasko estos ankaŭ (kun nia helpo) organizi lingvo-kafejon por enloĝantoj de la urbo, prezenti vian landon en lernejoj kaj edukaj centroj de la urbo kaj regiono kaj partopreni en la interretaj projektoj de E@I (ekz. lernu.net, deutsch.info, slovake.eu). Tion farante, vi ekkonos novan landon kune kun ĝiaj kulturo, popolo kaj lingvo, kaj ricevos sperton de longtempa volontulado, kiu poste utilos al vi ekz. dum serĉado de laboro.

La lingvokafejo organizata ĉiumonate en Partizánske
La lingvokafejo organizata ĉiumonate en Partizánske
Pasintjara volontulo parolas pri sia lando en loka lernejo okaze de la Eŭropa tago de lingvoj
Pasintjara volontulo parolas pri sia lando en loka lernejo okaze de la Eŭropa tago de lingvoj

Vi povas trovi pli da informoj pri EVS ĉe la adreso: http://europa.eu/youth/EU/voluntary-activities/european-voluntary-service_en

La volontulo povos eklabori en Partizánske ekde la 1-a de marto 2015, sed la daton ni eventuale povas ankoraŭ ŝanĝi laŭ interkonsento. Eŭropa Komisiono, la organizanto de Eŭropa Volontula Servo, provizas interalie:

  • repagon de transporto al Partizánske kaj reen post la fino de volontulado,
  • helpon kaj repagon de kostoj por ricevo de vizo,
  • plenan pagon de kostoj de loĝado (vi loĝos en loĝejo kun aliaj E@I-volontuloj, esperantistoj),
  • pagon de materialoj bezonataj por via laboro,
  • poŝmonon por kromaj elspezoj (proksimume 100 eŭroj monate) kaj manĝmonon (proksimume 100 eŭroj monate),
  • plenan asekuron por la tuta tempo de volontulado,
  • tri trejnadojn (antaŭ la forveturo al Slovakio, surloke tuj post la alveno, kaj meze de la volontula periodo),
  • kurson de la slovaka lingvo (kaj vi ankaŭ povos uzi nian interretan kurson www.slovake.eu en Esperanto aŭ eble ankaŭ en via nacia lingvo),
  • atestilon YouthPass, kiun vi povos ricevi fine de la volontulado kaj kiu listigos ĉion, kion vi dum tiu tempo lernis kaj pri kio okupiĝis,
  • asiston de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocioj.

Krom esperantumado vi ankaŭ povos konatiĝi kun aliaj eksterlandanoj, kiuj – same kiel vi – tiutempe estos eŭropaj volontuloj en Partizánske kaj aliaj urboj de Slovakio. Ne perdu la ŝancon kaj aliĝu al tiu ĉi aventuro – ĉar en EVS eblas partopreni nur unufoje en la vivo!

Tre detalan gvidlibron pri la programo Erasmus+, al kiu apartenas la Eŭropa Volontula Servo estas, eblas trovi (en pluraj lingvoj) ĉe la adreso: http://ec.europa.eu/programmes/erasmus-plus/discover/guide/index_en.htm

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi kaj sendi al ni ĉi tiun formularon plej malfrue la 8-an de marto 2015 per retpoŝto al la adreso info@ikso.net. Post la paso de tiu limdato ni informos ĉiujn pri la elektitaj kandidatoj kaj sendos al ili detalan priskribon de ĉiuj sekve farendaj formalaĵoj.