Fariĝu E@I-volontulo – jam ekde septembro!

Program Mládež v akciiEstu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto intencas inviti du novajn volontulojn – kandidatiĝu tuj!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 29-jara) esperantisto el Eŭropo (ankaŭ ekster Eŭropa Unio, sed certe ne slovako)?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 9–12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I!

Vi havas ŝancon fariĝi volontulo kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS)! Dum naŭ ĝis dek du monatoj vi rajtos sen ajnaj kostoj labori kune kun aliaj esperantistoj el diversaj landoj en la ĉefa sidejo de Edukado@Interreto en Partizánske (Slovakio) kaj havos la okazon partopreni kaj mem kunorganizi diversajn Esperanto-aranĝojn, seminariojn kaj konferencojn. Via tasko estos ankaŭ (kun nia helpo) organizi lingvo-kafejon por enloĝantoj de la urbo, prezentadi vian landon en lernejoj kaj edukaj centroj de la urbo kaj regiono kaj partopreni en la interretaj projektoj de E@I (ekz. www.lernu.net, www.deutsch.info, www.lingvo.info). Tion farante, vi ekkonos novan landon kune kun ĝiaj kulturo, popolo kaj lingvo, kaj ricevos sperton de longtempa volontulado, kiu poste utilos al vi ekz. dum serĉado de laboro.

La preciza priskribo de la projekto (en la angla lingvo) troviĝas ĉe laadreso:

http://ec.europa.eu/youth/evs/aod/hei_form_en.cfm?EID=68000310338

La volontulo povos eklabori en Partizánske ekde la 1-a de septembro 2013, sed la daton ni eventuale povas ankoraŭ ŝanĝi laŭ interkonsento. Eŭropa Komisiono, la organizanto de Eŭropa Volontula Servo, provizas interalie:

  • plenan pagon de transporto al Partizánske kaj reen post la fino de volontulado
  • plenan pagon de kostoj de loĝado (vi loĝos en propra loĝejo)
  • pagon de materialoj bezonataj por via laboro
  • poŝmonon por kromaj elspezoj (proksimume 100 eŭroj monate) kaj manĝmonon (proksimume 100 eŭroj monate)
  • plenan asekuron por la tuta tempo de volontulado
  • tri trejnadojn (antaŭ la forveturo al Slovakio, surloke tuj post la alveno, kaj meze de la volontula periodo)
  • kurson de la slovaka lingvo (kaj vi ankaŭ povos uzi nian interretan kurson www.slovake.eu en Esperanto aŭ eble ankaŭ en via nacia lingvo)
  • atestilon YouthPass, kiun vi povos ricevi fine de la volontulado kaj kiu listigos ĉion, kion vi dum tiu tempo lernis kaj pri kio okupiĝis
  • asiston de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocioj

Krom Esperantumado vi ankaŭ povos konatiĝi kun aliaj eksterlandanoj, kiuj – same kiel vi – tiutempe estos eŭropaj volontuloj en Partizánske kaj aliaj urboj de Slovakio. Ne perdu la ŝancon kaj aliĝu al tiu ĉi aventuro – ĉar en EVS eblas partopreni nur unufoje en la vivo!

Tre detala gvidlibro pri la programo Junularo en Ago, kies parto (“agado 2”) Eŭropa Volontula Servo estas, eblas trovi (en pluraj lingvoj) ĉe sekva paĝo:

http://ec.europa.eu/youth/youth-in-action-programme/doc443_en.htm

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi kaj sendi al ni ĉi-formularon plej malfrue la 15-an de julio 2013 per retpoŝto al la adreso info@ikso.net. Post la paso de tiu limdato ni informos ĉiujn pri la elektitaj kandidatoj kaj sendos al ili detalan priskribon de ĉiuj sekve farendaj formalaĵoj.