Facebook vs. realeco (video)

Antaŭnelonge aperis en slovakaj kaj ĉeĥaj retejoj video sub la nomo Facebook vs. realita (Facebook vs. realeco) kaj tuj iĝis freneze populara. Aŭtoroj de la video estas Ondřej Hejna, Martin Šesták, Viktor Hejna kaj Marek Chaloupka. La videon faris Moving pictures studio en la jaro 2010.

La mallonga, ĉ. 8-minuta video pri tio, kiel aspektus Facebook-dialogoj en reala mondo, estas en la ĉeĥa, do mi faris Esperanto-subtitolojn オンライン カジノ (bedaŭrinde mi ankoraŭ ne malkovris, kiel uzi en ili Esperantajn kromsignojn).

Se vi trovos eraron en la traduko (ĉefe ĉe la preskaŭ netradukeblaj babilejaj “perloj”), bonvolu sendi korekton al mia retpoŝt-adreso.

Fonto: youtube.com, overstream.net

5 thoughts on “Facebook vs. realeco (video)

  1. Sed ankaŭ muziko estas en ĉeĥa kaj en video tre gravas do Esperantaj subtitoloj nur surogatas tekstojn, sed bonege!

  2. do bone, jen nomoj de la uzitaj kantoj:

    1. Jiří Šlitr – Co jsem měl dnes k obědu (Kion mi hodiaŭ tagmanĝis)
    2. Hana Zagorová – Duhová víla (Ĉielarka feino)
    3. Petr Rezek – Přátelství (Amikeco)

    kiu deziras koni la kantojn, tre facile trovos la tekstojn per Guglo kaj tradukigos ilin 🙂

  3. Sed ankaŭ tio estas nur surogatado! Spektanto dum spektado kaj rigardas la videon kaj aŭskultas la muzikon, kaj se ŝli ne komprenas la muzikon do ĝi estas nur (maksimume) duone agrabla…

  4. Facila helpo – vi kantu la kantojn en Esperanto kaj ni poste kunigos la muzikon kun la video 😉

  5. Saluton, overstream ne ĉapeligas sed vi povas skribi la tekston ekster ĝi kaj poste kopii en ĝin kaj tiel vi sukcesos. Mi mem jam faris kelkajn subtekstigojn tiel.

Comments are closed.