Facebook – pligrandigo de fotoj je 42%

La socia reto Facebook pligrandigis la maksimuman grandecon de alŝutitaj fotoj. Ĝis nun ĝi aŭtomate malgrandigadis la fotojn tiel, ke ilia pli longa flanko havu 604 rastrumerojn, tamen nun estas la limigo jam 720 rastrumeroj. Do la entuta areo de foto kreskos je 42 %.

La ŝanĝo tamen koncernas nur novajn fotojn, la antaŭe alŝutitaj aperos plu sen iu ŝanĝiĝo. Laŭ statistikoj de ĉi tiu socia reto ĝiaj datumbazoj kreskas ĉiumonate je 3 miliardoj da fotoj, ĉiumonate estas kunhavigataj 5 miliardoj da ligiloj, notoj, fotoalbumoj ktp. kaj kreataj 3,5 milionoj da eventoj.

Se vi deziras vidi plurajn statistikojn de Facebook, vizitu jenan paĝon.

Jen por komparo ekrankopio de Facebook dufoje kun la sama foto – alŝutita antaŭ kaj post la ŝanĝo:

2 thoughts on “Facebook – pligrandigo de fotoj je 42%

  1. Atentu ke ne temas pri nova “limdato”, sed “limo”, eventuale “limigo”. Ĝi ja estas neniu tempa indiko, do ne “dato”. Se jam, do maksimume “datumo”, kio tamen estas superflua. Katjo, verŝajne vi jam tro intense organizas/partoprenas esperanto-aranĝojn, ke ĉie vidas nur limdatojn 😉 Bonvolu korekti tion en la teksto. Dankon!

  2. fakte jes, vi pravas. sed… kiam ni jam babilas pri “limdatoj”, ne forgesu ĉiuj aliĝi al la Tutslovakia Renkontiĝo, la unua LIMDATO proksimiĝas! 😛

Comments are closed.