Facebook aŭtomate markos vin sur fremdaj fotoj

Kiam vi alŝutas foton al Facebook, vi povas marki sur ĝi unuopajn personojn aŭ nin mem. Ĝis nun la informon pri tio, kiuj personoj troviĝas sur la foto, devis aldoni FB-uzantoj mem. Tio jam baldaŭ ŝanĝiĝu.

Pasintsemajne la kompanio anoncis, ke pri jena (ĉe granda kvanto de fotoj sufiĉe teda) laboro zorgos roboto. La roboto aŭtomate markos personojn sur fotoj.

Vian privatecon devos vi mem gardi!

La roboto traserĉados datumbazon de konataj vizaĝoj kaj ĉe ĉiu alŝuto de novaj fotoj ĝi proponos al uzanto marki la konatajn personojn. La alŝutinto konfirmos ĝustan markon, aŭ rifuzos ĝin.

Iu povus protesti, ke li/ŝi ne deziras esti markita sur fotoj de fremdaj personoj sen sia konsento. Tamen la roboto serĉos nur inter tiuj personoj, kiujn la alŝutinto havas en la listo de amikoj, kaj ne inter ĉiuj personoj el la datumbazo. Do ne okazos, ke vi estos markita sur fotoj de tute fremdaj personoj.

Se vi ne volas troviĝi en la datumbazo (kaj esti aŭtomate markata de la roboto sur fremdaj fotoj), vi devas malpermesi tion en viaj sekurecaj agordoj ĉe FB. FB estas fikonata per tio, ke ĝi libervole ŝanĝas viajn defaŭltajn sekurecajn agordojn, sen anticipe anonci tion. Tial estas rekomendite regule kontroli la agordojn.

La funkcio estas nuntempe testata de 5% da usonaj FB-uzantoj. Kiam ĝi estu alirebla por aliaj uzantoj, ne estis anoncite.

Fonto: blog.facebook.com