Volontulu por Esperanto en E@I

Edukado@Interreto (E@I) estas internacia neregistara organizo, kiu subtenas internacian kunlaboron kaj komunikadon en la tuta mondo. Ĝiaj projektoj estas direktitaj al interkultura lernado, lingvoj kaj uzado de komputiloj, realigado de retejoj, eldonado de libroj, produktado de lerniloj kaj organizado de eventoj.

Unu el la plej konataj projektoj de E@I estis en pasinteco lernu!, portalo por lernado de Esperanto. Evoluigo de simila reta ilo por lerni la slovakan (slovake.eu) estis financata de EU ekde 2009 kaj poste plu evoluigita danke al financa subteno de la programo Erasmus+. Sekvis retejo por lerni la germanan (deutsch.info), la rusan, la polan, retejo pri lingvoj en Eŭropo (lingvo.info) kaj aliaj. Krome, E@I okupiĝas pri diversaj aliaj projektoj – rilataj al edukado kaj/aŭ Esperanto.

E@I organizas plurajn eventojn, inter ili Polyglot Gathering – la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj; Somera Esperanto-Studado (SES) – semajna somera Esperanto-renkontiĝo kun kursoj de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj; Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) – serio de seminarioj kaj konferencoj, ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto; lingva festivalo LingvaFest’. Ekde 2022 estas E@I organiza partnero ankaŭ por Universala Kongreso de Esperanto – la plej granda renkontiĝo de esperantistoj tutmonde. Pro la pandemio de KOVIM-19 pluraj eventoj transiris al la virtuala formo, kaj por tio E@I kreis propran multlingvan platformon por retaj eventoj: Retevent. (Pere de ĝi ekz. okazas “VK” (Virtuala Kongreso) de UEA, kiun E@I teknike prizorgas.

Plejmulto de agado de la organizo okazas dank’ al laboro de volontuloj. Ekde 2013-a jaro E@I estas akreditita organizo por povi oficiale akceptadi kaj forsendadi volontulojn kadre de Eŭropa Volontula Servo kaj sekve Eŭropaj Solidarecaj Korpusoj, kiun finance subtenas Eŭropa Unio. Indas eluzi tiun ŝancon kaj veni spertiĝi pri taskoj, ligitaj kun agado de E@I, en internacia oficejo, interkultura etoso, uzante internacian lingvon. 🙂 

Kondiĉoj

  • Devenlando: por ECS, la akceptataj landoj estas:
    • ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svedio)
    • neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Turkio;
    • partneraj landoj: Norvegio, Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio);
  • Aĝo: 18-30 (supera aĝlimo: partoprenantoj ne rajtas esti pli aĝaj ol la maksimuma aĝo en la unua tago de volontulado).
  • Scipovo de Esperanto: A1 kaj volo rapide lerni Esperanton (oni provizas materialon kaj instruadon surloke).
  • Kandidatiĝi povas ankaŭ personoj, kiuj iam jam faris mallongtempan volontuladon kadre de EVS/ESC (ĝis 2-monatan).

Taskoj

Dum 8-12 monatoj vi povos labori kune kun aliaj esperantistoj el diversaj landoj en la ĉefa sidejo de Edukado@Interreto en Nová Dubnica (Slovakio). Vi ankaŭ  havos la okazon partopreni kaj eĉ mem kunorganizi diversajn Esperanto-aranĝojn, seminariojn, konferencojn. 

Viaj taskoj povas tre varii kaj eblos ilin adapti laŭ viaj preferoj, kapabloj, lertoj. Jen kelkaj eblaj taskoj (la gamo povas esti pli varia kaj dependas de la tempo-periodo kaj konkretaj aktualaj projektoj): 

  • Prezenti vian landon kaj kulturon en lernejoj de la urbo kaj regiono
  • Organizi (kun nia helpo) lingvo-kafejon por enloĝantoj de la urb
  • Kunpartopreni en prezentoj de E@I (en ekspozicioj, eventoj, prezento-budoj) 
  • Aktive kunorganizi eventojn (Polyglot Gathering, Somera Esperanto-Studado, KAEST, Universala Kongreso de Esperanto, LingvaFest…): ilia planado, varbado, komunikado kun aliĝintoj, pretigado de programo, surloka helpo, fotado/filmado, prizorgo de sociaj retoj kaj Youtube-kanaloj.
  • Kunorganizi retajn (virtualajn) eventojn (Polyglot Gathering, Virtuala Kongreso, Retoso,…)
  • Partopreni en la interretaj projektoj de E@I (ekz. deutsch.info, slovake.eu, testu.eu)
  • Helpi pri nia EO-butiko (mendu.ikso.net), por prizorgi mendojn, aktualigadi la retejon, komuniki kun mendintoj, forsendi pakaĵojn ktp.
  • Zorgi pri la Esperanto-arkivo kaj biblioteko, kiu troviĝas samurbe, nur 700m de la E@I-oficejo – ordigi dokumentojn kaj librojn, katalogigi ilin, skanadi…
  • Verki blogaĵojn, artikolojn pri niaj projektoj, kreadi grafikaĵojn…
  • Helpi prizorgi la sociajn retojn de nia organizo kaj niaj eventoj kaj projektoj (jes ja, ili estas multaj 🙂 

Rekompenco

La Eŭropa Komisiono, la organizanto de ESC, provizas interalie:

  • repagon de transporto al Nová Dubnica kaj reen post la fino de volontulado,
  • helpon kaj repagon de kostoj por ricevo de vizo,
  • plenan pagon de kostoj de loĝado (vi loĝos en loĝejo kun aliaj E@I-volontuloj, esperantistoj),
  • pagon de materialoj bezonataj por via laboro,
  • manĝmonon kaj poŝmonon (sume ≃400 eŭroj monate),
  • plenan asekuron por la tuta tempo de volontulado,
  • du trejnadojn (tuj post alveno al Slovakio kaj meze de la volontula periodo),
  • kurson de la slovaka lingvo (kaj vi ankaŭ povos uzi nian interretan kurson slovake.eu en Esperanto aŭ eble ankaŭ en via nacia lingvo),
  • atestilon YouthPass, kiun vi povos ricevi fine de la volontulado kaj kiu listigos ĉion, kion vi dum tiu tempo lernis kaj pri kio okupiĝis,
  • asiston de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocioj.

Tempo

  • Por 8-12 monatoj
  • Laboro: 35-38 horoj semajne
  • Libera tempo: 2 tagoj semajne + 2 tagoj monate

Aliĝo

Se vi volas kandidatiĝi, bonvolu plenigi ĉi tiun dokumenton kaj sendi ĝin al info@ikso.net.

Ne hezitu skribi al tiu adreso, se vi havos ajnan demandon.

Ĝisnunaj projektoj

  • Solidareco al plurlingveco
    La projekto “Solidareco al plurlingveco” komenciĝis je 20.08.2019 kaj finiĝis je 19.08.2022.
  • Eblas alimaniere – edukado (ne nur) per Interreto
    La projekto “Eblas alimaniere – edukado (ne nur) per Interreto” kovras, krom Slovakio, Francion kaj aliajn programajn aŭ partnerajn landojn. Ĝi okazis en Partizánske kaj ĉirkaŭaĵo ekde 06.08.2018 ĝis 05.11.2020.
  • Per reta edukado ni helpas la mondon
    Realigado de la projekto “Vzdelávaním cez internet pomáhame svetu” permesis al E@I akcepti kvar volontulojn: du volontulinojn de Rusio, unu volontulon de Germanio kaj unu de Ĉeĥio. Projektdaŭro: 01.05.2017 – 30.11.2018.
  • Edukado kaj Interreto – duopo, kiu ŝanĝas la mondon
    Kadre de la projekto “Edukácia a internet – dvojica, ktorá mení svet” E@I akceptis tri volontulojn, po unu de Kartvelio, Rusio kaj Ukrainio. La projekto okazis en la urbo Partizánske kaj ĉirkaŭaĵo de 01.05.2016 ĝis 31.09.2017.
  • Lingvoj kaj kulturoj – vive kaj rete
    La projekto “Lingvoj kaj kulturoj – vive kaj rete” kovris la programlandojn Slovakio, Pollando kaj Italio. Ĝi okazis en la urbo Partizánske kaj ĉirkaŭaĵo de 01.03.2016 ĝis 31.05.2017. Dum 12 monatoj Edukado@Interreto gastigis du volontulojn el Pollando kaj Italio. La celo de la projekto estis interrilatigi retan lingvolernadon kun komunikado en reala vivo per aktiva persona partopreno de la lernantoj.
  • Per volontulado per tutmonda Slovakio
  • Volontuloj en la kirlo de tutmonda Slovakio
    La projekto donas ŝancon al junuloj el eksterlando partopreni en la plej grandaj kaj bonaj projektoj de E@I el la lastaj jaroj. Tiuj inkluzivas internaciajn projektojn kadre de la Programo por dumviva lernado kaj la ankoraŭ preparata 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra.
  • Vikipedio al volontuloj, volontuloj al Slovakio
    La projekto donas al volontuloj unikan eblon akiri detalajn sciojn pri la principoj de funkciado de Vikipedio kaj ĝiaj asociitaj projektoj (Vikimedia Komunejo, Vikivortaro, Vikicitaro, ktp.) kaj lerni eluzi la eblojn, kiujn ofertas Vikipedio.
  • Lingvolernado (ne nur) per interreto
    La dua projekto de E@I kadre de la Eŭropa Volontula Servo. Eĉ kvar volontuloj el Svedio, Germanio, Pollando kaj Italio havas unikan eblon kunlabori pri grandaj internaciaj E@I-projektoj, kiujn kunigas du ĉefaj trajtoj – multlingveco kaj utiligado de IKT. La celo de la projekto estas ligi perretan lingvolernadon kun komunikado en la reala vivo.
  • Reta lernado en praktiko
    La unua projekto de E@I kadre de Eŭropa volontula servo. Du volontuloj el Turkio kaj Francio helpas realigi Lingvan kafejon en la urbo Partizánske, pliproksimigi al homoj modernajn teknologiojn kaj ligi lernadon per interreto kun nia ĉiutaga vivo.

Fotoj

Jen kelkaj fotoj de la vivo de volontuloj en Slovakio.

Tiu ĉi projekto estas financata per subteno de Eŭropa Komisiono. Tiu ĉi publikaĵo respegulas nur vidpunkton de la aŭtoro, pro tio la Komisiono ne povas esti respondeca pri ajna uzado de informoj, kiuj aperas ĉi tie.