Oficiala retejo: http://ses.ikso.net
Somera Esperanto-Studado (SES) estas somera Esperanto-renkontiĝo organizata de E@I ekde la jaro 2007. Antaŭtagmezoj estas dediĉitaj al instruado de Esperanto, posttagmeze kaj vespere okazas riĉa distra programo. Ekde 2008 la aranĝo estas kunigita kun reala renkontiĝo de uzantoj de lernu!. Ĝi ĉiujare okazas en Slovakio, krom en 2014, kiam ĝi okazis kaj en Slovakio, kaj en Rusio. En 2015 okazis la 10-a jubilea SES.
Dato | Loko | Rimarko |
---|---|---|
12.-20.07.2019 | Nitra, Slovakio | 197 partoprenantoj |
14.-22.07.2018 | Liptovský Mikuláš, Slovakio | 258 partoprenantoj |
15.-23.07.2017 | Banská Štiavnica, Slovakio | 173 partoprenantoj |
11.-19.07.2015 | Martin, Slovakio | 190 partoprenantoj |
17.-25.08.2014 | Koltiŝevo, Rusio | 87 partoprenantoj |
12.-20.07.2014 | Nitra, Slovakio | 248 partoprenantoj |
12.-20.07.2013 | Martin, Slovakio | 230 partoprenantoj |
21.-29.07.2012 | Nitra, Slovakio | 250 partoprenantoj |
30.07.-07.08.2011 | Nitra, Slovakio | 191 partoprenantoj |
02.-10.07.2010 | Piešťany, Slovakio | 190 partoprenantoj |
10.-17.07.2009 | Modra-Harmónia, Slovakio | 90 partoprenantoj |
09.-17.08.2008 | Modra-Harmónia, Slovakio | 105 partoprenantoj |
21.-27.07.2007 | Pribylina, Slovakio | Sub la nomo Slava Esperanto-Studado, 50 partoprenantoj |